preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-12-29

Mi ekzameniĝis por akiri la lastan kategorion CO

Jam dufoje mi ekzameniĝis por akiri la lastan kategorion en la kuba radioamatora sistemo. Ambaŭ ekzamenoj okazis en la nacia sidejo de la FRC (Federacio de Radioamatoroj el Kubo). La unua ekzameno okazis la 24an de novembro (ekzameno de la FRC) kaj la lasta okazis la 22an de decembro (ekzameno de MIC [Ministerio pri Komunikado]). Feliĉe mi aprobis ambaŭ ekzamenojn, mi devas konfesi ke mi tute ne tuŝis la librojn sed fakte estis tute ne bezonata tasko ĉar mi jam faris 4 samajn ekzamenojn. Krom tio telegrafio "hepegas" min ĉar ĝi valoras 40 poentojn (ricevo kaj elsendo) do en la teoria kaj praktika partoj mi devintus atingi almenaŭ 20 pliajn poentojn. Je la fino mi atingis 94 poentojn, kio estis la plej bona rezulto el ĉiuj.
Kubaj kategorioj kaj ekzamensistemo
Inter tiuj, kiuj ekzameniĝis kun mi estis pluraj konataj amikoj kaj preskaŭ ĉiuj instruistoj de la akademio estis konataj aŭ eĉ bonaj amikoj. Nekredebe sed jam mi estas en la radio ekde 2012! Laŭ la kuba leĝo estas 3 katgorioj:
Kategoriokategoriobezonataj jaroj
CL3a-baza---
CM2a-meza2 jaroj kiel CL
CO1a-alta2 jaroj kiel CM

Dum la telegrafia ekzameno, malantaŭe bildo de Ernesto "Che" Gevara.

En la akceptejo de la FRC, dum la skriba ekzameno.
Dum la ekzamenoj kelkaj membroj de la radioklubo akompanis min: Yordán/CM2YGO, Briel/CL2FBG kaj Dianelis/aspiranto (kaj mia koramikino).

Jen kelkaj vortoj pri la lasta ekzameno en la retpaĝo de la FRC (hispanlingve)

https://www.frcuba.cu/filiales-grupos/sistema-informativo/efectuado-examen-ministerial-a-radioaficionados.html
kelkaj vortoj el la FRC ekzameno (ankaŭ hispane)