preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-04-29

Morse la homo ne la kodo!

La 27an de aprilo fariĝas 228 jaroj de la naskiĝo de Samuel MORSE (longe Samuel Finley Breese MORSE) inventisto de la telegrafo kaj la kodo kiu havas sian nomon. Li naskiĝis en 1791 en Charlestown, Masaĉuseco. Eklernis en la akademio Phillips de Adover, de kie li iris al Yale.
Dum la lernojaroj li ekinteresiĝis pri pentrarton kaj la novaj sciencaj malkovroj pri la elektro logis lin. Dum iom da tempo li laboris en Bostono por eldonisto kaj poste vojaĝis al Granda Britio por studi pentrarton en Londono ĝis kiam li fariĝis pentristo de historiaj scenoj.
Monda tago de la telegrafio pro Samuel Morse
Kiam li revenis al Usono rimarkis ke la historiaj scenoj ne estis ŝatataj de siaj samlandanoj tial li specialiĝis en portretoj (vizaĝpentraĵoj). Jam en 1825 en Novjorko li estis unu el la plej gravaj el la lando kaj estis parto de la elstara intelektularo de la epoko. En 1826 li estis unu el la fondintoj kaj prezidanto de la Nacia Akademio de dezegnado.
Sia intereso pri elektro fortiĝi post reveno el rondvojaĝo en Eŭropo. Dum lia restado en Yale li lernis ke kiam oni interompis cirkviton io okazis kaj tiuj interompoj povus esti uzeblaj por komunikado, tiu ebleco obsedis lin!
Post reveno en 1832 jam li havis dezegnon de baza telegrafo kaj komencis evoluigi la ideon de telegrafa sistemo pere de kabloj kun elektromagneto kaj la 6an de januaro 1833 li unuafoje montras ĝin al la publiko.
Jam 41 jara li komencas konstrui praktikan telegrafon kaj veki la intereson en la ŝtato kaj la publiko por poste starti ĝian konstruadon. En 1838 aperis la unua telegrafa modelo inventita de Morse. Du jarojn poste li forlasis la pentradon por dediĉi sin plentempe al siaj eksperimentoj.
En 1838 li perfektigis la signalkodon, kiu funkciis pere de punktoj kaj strekoj kaj poste estis monde uzata kaj konata kiel morsa kodo. Li klopodis instali telegrafajn liniojn en Usono kaj Eŭropo ĝis kiam finfine la usona kongreso aprobis leĝon, kiu donis 30 000 dolarojn por konstrui 60 kilometran telegrafan linion. Kelkaj monatoj poste ĝi etendiĝis de Baltimoro al Bostono.
La 24an de majo de 1844 la linio sendi la faman mesaĝon 
"What hath God wrought?"
“Kio Dio sendis al ni?”. 
Kiu aperas en la biblio ĉapitro 23:23 de Numeroj. Kvankam mi plu sploras la traduko de Zamenhof estas alia:
23 Ĉar ne ekzistas sorĉado en Jakob,
Nek aŭgurado en Izrael;
Siatempe estas dirate al Jakob kaj al Izrael, kion faras Dio.
Malgraŭ la graveco de sia laboro Morse devis lukti kontraŭ superstiĉo kaj nescio. Krome aliaj inventistoj samtempe estis evoluanta santempe la telegrafon en aliaj landoj tiel ke li devis lukti por havi la rajtojn de sia invento, kiu estis rekonitaj en 1854 flanke de la Supera Kortumo de Usono. Pli da info en (vikipaĝo).
Pro la telegrafo Morse gajnis grandan kvanton da mono per ĝi li aĉeti grandan propreitaĵon kaj en siaj lastaj jaroj donacis multe da mono al filantropaj institucioj kiel lernejo Vassar College kaj la universitato Yale, krome por karitataj kaj misiaj religiaj celoj.
Samuel Morse mortis en Novjorko la 2an de aprilo 1872.

Pri morsa kodo jam aperis pluraj artikoloj en la blogo:
morsa kodo (TTT)
morsa kodo supersignitaj literoj (TTT)
morsa kodo numeroj (TTT)
morsa kodo simboloj (TTT)

Krome estas la etikedo Telegrafio (TTT)

En la vikipedia Komunejo (TTT) estas amaso da interesaj bildoj kaj fotoj pri li jen kelkaj:
Poŝtmarko pri Morse
Foto de maljuna Samuel Morse
Foto de juna Samuel Morse
Pliaj fotoj en Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri telegrafio (TTT)