preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-04-26

CO0HP 2019

CO2MM dum operado de CO0HP 2019

Kiel parto de la laboro de la filio FRC de Havano estas pluraj aranĝoj por festi la 500a jubileo de Urbo Havano! Inter tiuj estas serio da aranĝoj por transdoni diplomon al tiuj, kiuj kontaktis la specialajn staciojn, kiuj partoprenas. Kiel parto de nia agado en la radioklubo ni funkciigis la stacion CO0HP (speciala voksigno) (TTT).
Ekde mia QTH la 5an de marto 2019 mi sukcesis fari 40 kontaktojn, kio estis ne multe sed deca nombro por kelkaj horoj de la sabata vespero!

Bedaŭrinde la retpaĝo en qrz estas administrata de CO2ZV kiu ankoraŭ ne aktualigas ĝin sed en ĝi videblas la pasintjara aranĝo teorie esti tiu kiu devis reokazi sed mi iel devis repreni la torĉon kaj ion fari por ne lasi la aranĝon sen iu ajn kontakto! Vidu en ĝi estas Madrigal/CO2LCR
Mi ankaŭ rekomendas vidi la oficialan qrz paĝon de la filio (TTT).
Espereble baldaŭ ni povos munti pli bonan stacion en Mayabeque ĉe la universitato kie Madrigal estas profesoro!

Pliaj fotoj en Pinterest:
https://www.pinterest.com/radioamatoro/co2mm/