preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-04-23

CL2FBG kaj CL2CUB aliĝis al qrz.com

Antaŭ pluraj semajnoj pliaj esperantistaj radioamatoroj el Kubo aliĝis al qrz.com. Temis pri Briel/CL2FBG membro de  nia radioklubo kaj Cubiles/CL2CUB kiu lernis esperanton en nia asocio kaj ĉiujare aliĝas laŭ liaj propraj vortoj “Mi ĉiam volis esti esperantisto” do espereble li finfine havos pli da tempo kaj krom subteni kaj membri KEA li pli serioze lernos la lingvon!
Antaŭ ne longe mi verkis pri nia eksplodema TNT (vikipaĝo) ŝi ankaŭ aliĝis al la internacia radioamatora datumbazo (vidu en la blogo).
Fakte tuta artikolo estis verkita en nia esperanta vikipedio pri tiu retejo sed se verdire ĝi estas vere partieca, kaj instigas radioamatorojn aldoni la vorton “esperanto” en siaj biografioj!! Tio certe ne okazas en neniu alilingva vikipedio sed en la nia estas ja tolerebla (eĉ kiel ILERA-ano mi subtenas la ideon kiu ĉefe estas antaŭenirita de Hans/DJ4PG)!
EO https://eo.wikipedia.org/wiki/QRZ.com
EN https://en.wikipedia.org/wiki/QRZ.com
Pri tiu reklameca parto estas diskuteto videbla en la diskuto (TTT)

Konkrete ili estas trovablaj pere de la jenaj adresoj:
CL2FBG http://www.qrz.com/db/CL2FBG
CL2CUB http://www.qrz.com/db/CL2CUB

Briel/CL2FBG
KLERA #: 66
TTT: http://www.qrz.com/db/CL2FBG
Francel Briel Gil
Edif. 58, Apto 203,
Rpto. Camilo Cienfuegos,
La Habana del Este,
La Habana
Retpoŝo: cl2fbg@frcuba.cu
CQ 8
ITU 11

Cubiles/CL2CUB
KLERA #: 33
TTT: http://www.qrz.com/db/CL2CUB
Jorge Fidel  Cubiles  Gaunaurd
7ma #11309 apto. 12
entre G y Final,
Rpto. Altahabana,
Boyeros   
La Habana
Retpoŝo: cl2cub@frcuba.cu
CQ 8
ITU 11

Pliaj fotoj en Pinterest:
https://www.pinterest.com/radioamatoro/radioamatoraj-esperantistoj/