preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-12-14

KAEST



Kio estas KAEST?
KAEST estas mallongigo kiu signifas Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi estas la plej grava scienca aranĝo en esperanto pri scienco kaj tekniko. La konferenco okazas ekde1978, komence ĝi estis seminario kaj nomiĝis AEST SAEST (Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Ili okazis en la tiama Ĉekoslovakio (Hodiaŭ Ĉeĥio kaj Slovakio) organizita de scienc-teknika sekcio de ĉeĥoslovakaj esperantistoj. Ekde 1998 post paŭzo Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun la agentejo KAVA-PECH (TTT) ekorganizis ĝin. Poste en 2010 E@I (Esperanto ĉe Intereto) transprenis la respondecon organizi la konferencon.
KAEST logoo

Ĝis la jaro 2018 okazis entute 18 konferencoj, la lasta okazis ekde la 18-a ĝis la 21-a de oktobro 2018, en Modra-Harmónia en Slovakio. Ĝia temo estis "Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko". Fakte dum la ĉijara KAEST oni festis la 40 jariĝon de la konferenco (1978-2018). Entute partoprenis 69 homoj el 13 landoj, estis prezentitaj 30 prelegojn. Danke al ESF (Esperantic Studies Foundation_Fondaĵo pri Esperantaj Studoj) Pavol Kaščák filmis  kaj rekte elsendis ilin. Nun ili estas videblaj en Jutubo kaj en la retejo. Ofte ĝi ankaŭ havas aŭspicion de UEA kaj ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperanta).
Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) logoo






Mi rekomendegas raporton kaj sciencan blogon en Esperanto "SCIVOLEMO" de Frank van Hertrooij. Bonvolu viziti, komenti kaj ĝui ĝin!
https://scivolemo.wordpress.com/2018/10/31/mia-unua-kaest/

Prelegoj
En la prelegaro de 2018 mi trovis neniun prelegon, kiu rekte traktu radion, radioelektronikon, elektronikon, radioamatorismon aŭ similan temon. Kvankam estas prelego de Chris Kerr, kiu povus rilati al nia fako. Ĝia titolo estis:
"Funkciado de eletktra-povuma reto"
Kiam vi ŝaltas elektran lumon aŭ motoron, ĝi tuj funkcias, egale kiel estas la vetero kaj kion faras aliaj uzantoj, kaj sen ajna bezono antaŭmendi uzotan povumon. Sed ie devas iu elektrejo nun produkti tiun elektran povumon, kiun vi uzas, kaj la povumo devas transportiĝi per dratoj kaj kabloj al via hejmo aŭ laborejo. Kiel funkcias ĉio ĉi? Kaj kiel la elektra-povuma reto ŝanĝiĝadas por fronti la defiojn de renovigebla energio kaj la informadika epoko?
Por ni radioamatoroj kiuj foje/ofte uzas grandan kvanton da energio ĝi gravas. Kvankam oni filmis kaj arkivis prelegojn/dokumentojn tiu specifa prelego bedaŭrinde ne estas elŝutebla.

Jen listo de prelegoj dum la lastaj jaroj:
http://kaest2010.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj
http://kaest2012.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj
http://kaest2014.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj
http://kaest2016.ikso.net/programo/prelegoj/
https://kaest2018.ikso.net/programo/prelegoj/

KAEST en vikipedio
En vikipedio estas detala prezento de la konferencoj, datoj, ĉeftemoj, urboj ktp. Ankaŭ estas bonaj ligiloj inter ili la oficiala retejo kaj retpoŝto kaest@ikso.net.
KAEST en vikipedio (TTT)

Kelkaj reklamoj
Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn. (2014)
Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu! (2012)

En Kubo iam okazis similaj fakte similnomaj aranĝoj pri Scienco kaj tekniko KAEST (Kolokvo pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) ĉefe pro la sukceso de tiuj internaciaj konferencoj kvankam fakte en tiu periodo okazis neniu konferenco en hungario. Certe estas pluraj dokumentoj en nia arkivo kaj en la biblioteko ion mi sukcesos trovi do certe mi reverkos pri la temo! En nia biblioteko mi trovis libron el iamaj internaciaj SAEST, laŭ miaj notoj en ĝi estis interesa prelego "budapesxta scienca rondo de esperantistaj studentoj".

Lastjaraj ĉeftemoj
2010_Modernaj teknologioj por Esperanto.
2012_Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
2014_Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon.
2016_Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado.

Informoj pri KAES (numero, mallongigo, jaro, loko, kaj ĉeftemo) vi povas legi en la suba elŝutebla dokumento.

Nomo: KAEST-Listo de arangxoj.xlsxElŝutu KAEST-Listo de arangxoj.xlsx

Dosiertipo    XLSX
Grandeco     12.3 KB
Lingvo(j)      EO
notoj              ---


Gratulojn al Peter Baláž kaj al la organizantoj, kiuj sukese organizas ĝin ĉiu duan jaron!