preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-10-24

Radioamatoraj logooj


Tra la mondo ofte ni reagas al bildoj kaj vortoj, kiuj havas plian signifon por ni. Tiuj bildoj en dezegnado nomiĝas LOGOO (foje EMBLEMO), ili montras aŭ reprezentas asociojn, grupojn, firmaojn, instituciojn, retpaĝoj ktp. La internacie akceptita logoo por radioamatoroj estas la suba, fakte multaj naciaj kaj internaciaj radioamatoraj asocioj uzas similan logoon.


Inter la radioamatora komunumo amasas tiaj logooj, oficialaj institucioj aŭ asocioj, enteprenoj kaj firmaoj, kiuj vendas radiojn, antenojn, mikrofonojn, nutrigilojn, povumigilojn, adaptilojn, konektilojn, morsklavojn, aparatarojn ktp.
Mi mem kreis logoon por mia blogo kaj retpaĝo, krome ĝi ankaŭ aperas en mia konfirmkarto.
pli nova logoo


La esperantistaj radioamatoroj havas sian propran ligon ĝi nomiĝas Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (https://eo.wikipedia.org/wiki/ILERA) mallonge ILERA. Ĝi havas sian propran statuton kaj emblemon.

En kubo ni havas logoon por la nacia e-radioamatora grupo KLERA (Kuba Laborgrupo de Esperantistaj Radioamatoroj)

Mi ie trovis plian emblemon en malnovaj jarlibroj, kiu tre provable estis la originala unua emblemo de ILERA😀😀

Mi planas aldoni listojn da logooj de:
  • Logooj deradioamatoraj landaj asocioj
  • Logooj de radioamatoraj asocioj/kluboj/fondajxoj/societoj
  • Logooj de radioamatoraj entreprenoj/firmaoj
  • Logooj de radioamatoraj revuoj/diplomoj
  • Logooj de radioamatoraj retpaĝoj
  • Logooj de radioamatoraj diekspedicioj/radiostacioj/radioamatoroj
  • Logooj de radioamatoraj programoj
Kontribuoj estas tre bonvenaj ne hezitu sendi ilin al (co2mm ĉe frcuba.cu), via kontribuo estas alte aprezata!