preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-10-08

LED diodo

En elektroniko DIODO estas tre uzata. Estas multspecaj diodoj sed unu el la plej simplaj kaj uzataj estas la diodo LED (Lum-emisiaj diodoj) el la angla Light-emitting diode. La LED diodo estas duonkondukanta elektronikero.

Ili havas multajn kolorojn tio dependas de la  materialo, kiun oni uzis por fabriki ĝin. La plej uzataj estas la ruĝaj, oranĝaj, verdaj, bluaj, blankaj... sed estas pluraj aliaj.




Lastatempe la LED (https://eo.wikipedia.org/wiki/Lum-eliganta_diodo) estas tre populara ĉar ĝi lumigas pli ol la tradiciaj ampoloj, estas pli longdaŭra kaj uzas malpli da kurento. Oni multe uzas ilin en diskejoj kaj ĉe jarfinaj arboj. Ĝi havas kelkajn gravajn avantaĝojn kiel efikeco, malgrandeco, malsamaj koloroj, malvarmeco, fortikeco ktp. kompreneble ili ankaŭ havas malavantaĝojn kunpare al aliaj.