preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-10-01

Literuma alfabeto


Ĉiu radioamatoro devas regi la oficialan literuman alfabeton de ICAO (Internacia Civila Aviada Organizaĵo) ĉar ĝi estas deviga en la interŝanĝoj de voksignoj, krome ĝi helpegas en la interŝanĝoj kaj klarigoj. Tiu aro da vortoj reprezentas literojn ekz. Alfa por litero A, Bravo por litero B…, Ili estas uzataj por literumi kiam normalaj nomoj de literoj ne estas sufiĉe klaraj des pli en Esperanto ĉar literoj ĉiam estas sono plus litero o.


Kaj numeroj:





Sed en Esperanto (kiel en multaj aliaj lingvoj) ankaŭ estas pliaj literoj do tial aperis pluraj literumaj alfabetoj. Delonge estas pluraj proponoj pri tiaj alfabetoj, nun mi memoras pri amikon, kiu iam trovis literuman alfabeton en revuo monato kaj tuj portis ĝin al mi. Post esploreto en vikipedio mi rimarkis ke almenaŭ ĝis nun estas 3 konataj proponoj:


Kompreneble en radioamatorismo ni uzas plurajn kodojn kiel la Q-kodo kaj morsa kodo pri kiuj certe iam mi verkos.