preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-04-13

WAC mapo

Tiu ĉi estas unu el la plej facilaj mapoj kaj akireblaj diplomoj ĉar temas nur pri konfirmo de kontaktoj kun ĉiuj kontinentoj (laŭ la regularo de la IARU) (TTT), oni devas konfirmi kontaktojn en 6 kontinentoj por rajti peti la WAC diplomon (vikipaĝo). 
Jen mapo kun ĉiuj kontinentoj.
WAC mapo + IARU emblemoj
6 kontinentoj
  • Afriko
  • Azio
  • Eŭropo
  • Nordameriko
  • Sudameriko
  • Oceanio
Gugla fotaro
https://photos.app.goo.gl/mVqKE3vAzQH6qJjz9

2019-04-12

CO2MM pere de signalflagoj

Tiu ĉi sistemo (Signalflagoj) ankaŭ estis kreita por komunikado inter ŝipoj kvankam estas pluraj uzoj ekzemple en la plaĝoj por indiki kia estas la stato de la maro kaj scii ĉu eblas baniĝi aŭ ne.

  1. Ruĝa: alta danĝero, malpermesite baniĝi.
  2. Flava: meza danĝero, atento pro la ondoj, surfo, fortaj ventoj aŭ markurentoj.
  3. Verda: malalta danĝero, klimataj kaj maraj kondiĉoj estas bonaj
  4. Purpura (viola): ononco de mara vivo danĝera por la baniĝantoj.
  5. Ruĝa sur ruĝa: fermita, malpermesita la publika uzo.
  6. Nigraj kaj blankaj kvadratoj: zono por praktiki rajdondon.
flagoj por la plaĝo
Vidu vikipaĝon pri la temo (vikipaĝo) kaj aliloke en la blogo pri mia voksigno pere de 7 segmenta montrilo (vidu en la blogo).
Jen mia voksigno pere de la internacia kodo de signaloj aprobita de la Internacia Mara Organizo (vikipaĝo).

CO2MM pere de signalflagoj
Internacia Mara Organizo (IMO) logoo
Internacia Mara Organizo (IMO) logoo
Pliaj bildoj estas troveblaj ĉe:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:International_Code_of_Signals

2019-04-11

CO2MM pere de 7 segmenta montrilo


En elektronikaj aparatoj oni ofte trovas 7 segmentajn montrilojn ĉar per ili oni facile montras informojn. Ni radioamatoroj kutimas uzi ilin en niaj memkonstruitaj radioj ĉefe por montri frekvencojn. En vikipedio estas konsultebla artikolo (vikipaĝo).
CO2MM pere de 7 segmenta montrilo
 Jen simbolo
simbolo de 7 segmenta montrilo
kia ĝi aspekas
Fizika aspekto de 7 segmenta montrilo

Mia voksigno

CO2MM 7 segmenta montrilo
7 segmenta animaciita montrilo CO2MM
Individuajn literojn:

CO2MM
7 segmenta montrilo litero C
7 segmenta montrilo litero O
7 segmenta montrilo litero 2
7 segmenta montrilo litero M
7 segmenta montrilo litero M

Ankaŭ esperantaj literoj estas montreblaj vidu ĉe Lingvo.org (TTT).
Multaj uzeblaj bildoj estas en vikipedio ĉe commons.wikimedia.org (TTT).

Pliaj bildoj estas troveblaj ĉe:

2019-04-05

Radioamatoro en vortaro reta-vortaro.de


Radioamatoro en vortaro reta-vortaro.de 

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/radi.html#radi.0o

Certe unu el la plej bonaj vortaroj troveblaj en la reto!
La difino pri “radio” estas giganta, krome aperas pluraj tradukoj de la ĉefradiko radi´ al aliaj lingvoj (entute 14). Mi jam verkis pri fakoj en la vortaro, kiuj rilatas al nia ŝatokupo (vidu en la blogo).

Reta vortaro de Esperanto emblemo logoo
*radio ↝
1. ...

2. Ĉiu aparta elsendaĵo el energifonto: radio de varmo, ultraviola lumo; la rapideco de la radio de lumo [7]; rentgen-, alfa-, beta- kaj gama-~oj; en fiziko, rentgeno (simbolo R) estas mezurunuo por joniga radiado (kiel ikso-radioj kaj gamaj radioj) [8]; RAD radio-aparato [9]; radioamatoro [10]; mi eĉ ne kuraĝis ŝalti la radioricevilon [11]; poŝtelefonoj […] estas malsanigaj pro la radioj uzataj por tiu ĉi moderna kaj populara komunikilo [12].


Kiel referenco [10] oni donas la revuon Monato.
Ankaŭ referencligilo Bosnio (TTT)

----
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. Vikipedio, Rentgeno
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
10. Monato, Bosnio
11. Monato, de Julian Modest
12. MonatoS. Maul

2019-03-23

WAZ mapo

La WAZ mapoCQ mapo estas uzata nur de radioamatoroj ĉar la informenhavo estas utila nur por ni!
Temas pri monda mapo kiu enhavas la disidividojn de la mondo laŭ la reguloj de la revuo "CQ". Ĝi estas dividita en 40 malsamaj zonoj, la tiel nomataj "CQ zonoj". Ili estas la oficialaj zonoj uzataj dum la famaj konkursoj CQ WW (CQ World Wide) en ĉiuj versioj SSB, CW kaj RTTY. Ili ankaŭ estas validaj por la diplomoj CQ, pri kiuj mi verkis en vikipedio (vikipaĝo).
WAZ mapo de CO2MM /11-2017 pere de BBlogger
Nun mi verkas pri la mapo mem kaj ne pri la diplomo aŭ la regularo sed pliaj informoj vi povas trovi en la oficiala retejo (TTT). Mi planas traduki la regularon al Esperanto (kunlaborantoj tre bonvenas) sed ĝis nun ili estas elŝuteblaj en la jenaj lingvoj (TTT) (EN, IT, FR, ES, JP, DE, PT, PL, EL, IS, ĉu iam EO?).
Estas unu el la ĉefaj defioj de radioamatoroj kontakti kaj konfirmi ĉiujn zonojn, foje dum internacia konkurso eblas kontakti se ne ĉiuj almenaŭ la plej granda parto el ili. Mi mem ankoraŭ ne multe faris.

WAZ
160
80
40
30
20
17
15
12
10
Tot.
219
1
1
11
-
1
-
1
-
0
9
236
1
11
27
-
6
-
18
-
8
27
  *Bendo en metroj *zonoj konfirmitaj *zonoj kontaktitaj


Pliaj defioj estas:
  • kontakti ĉiujn zonojn en iu specifa elsendmodo (CW, SSB, RTTY...)
  • kontakti ĉiujn zonojn en unu sola bendo 
  • kontakti ĉiujn zonojn en 5 bendoj (10, 15, 20, 40 kaj 80m)
  • kontakti ĉiujn zonojn en 8 bendojja tute pli malfacile
  • kontakti ĉiujn zonojn en 160 mebtroj (la tiel nomata top band) malfacilega tasko.

Estas pluraj programoj kiuj aŭtomate kreas mapon de kontaktitaj/konfirmitaj CQ zonoj surbaze de taglibro (ADIF). Mia plej ŝatata estas BBloger (TTT) kiu kreas mapon en GIF dosiertipo.


Mia loĝas en la zono #8 (Karibio) por vidi pliajn mapojn pri mia QTH (vidu en la blogo).
CQ  logoo
CQ zono 8 banero
CQ zono banero


Altkvalita PDF mapo estas elŝutebla pere de la ligilo
http://www.hamatlas.eu/waz/Strefy_strony/Dodatki/World.pdf (22 MB)

Plia mapoj por ĉiuj zonoj estas trobeblaj ĉe
http://www4.plala.or.jp/nomrax/CQ/

12345678910
11121314151617181920
21222324252627282930
31323334353637383940

CQ zonoj Mapo plala.or.jp

Jen mi listigas plurajn mapoj:
cq waz mapo
Mapo de CQ DX zonoj
CQ WAZ zonoj Mapo EI8IC
WAZ MAPO, CQ mapo SP6NVK

Pri mapoj ĝenerale jam mi verkis (vidu en la blogo). Krome estas etikedo "mapo" kiu listigas miajn verkaĵojn pri la temo.
Pli da CQ WAZ mapoj estas troveblaj en la albumo:
https://photos.app.goo.gl/9wfsYk9BMejymVMA8