preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-05-11

CO2MM pere de semafora flaga alfabeto

Semafora alfabeto estas interkonsentita grupo da signoj elsenditaj de persono per la movo de du flagoj. La sistema estis kreita por mara transporto en la 17a jarsento. Kvankam estas kelkaj sistemoj por komuniki mesaĝojn pere de flagoj mi elektis la plej internacian por montri mian voksignon. Pliaj informoj estas troveblaj en vikipedio (vikipaĝo) aŭ ĉe skoltoj, kiuj tre ŝatas kaj lernas la kodon.
Mia voksigno
CO2MM pere de flagoj kaj semafora alfabeto






Pliaj bildoj estas troveblaj ĉe:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Flag_semaphore

Mapo ITU zonoj kaj regionoj

Pri ITU (Internacia Unuiĝo pri Telekomunikado) (vikipaĝo) mi certe devas verki pli longan artikolon sed pri la mapoj ni povas skribi pri 2 specoj:
  • ITU regionoj (90)
  • ITU zonoj (3)
Mapoj de ITU zonoj
Enture estas 3 regionoj kaj 90 zonoj, kiu ofte estas tre malfacile kontakteblaj/konfirmeblaj.

Zono 11
Mi troviĝas en zono ITU 11, kiu estas relative facile kontaktebla kaj konfirmebla ĉar en ĝi estas la tuta Karibio kaj Centroameriko.
Mapo de mia ITU zono 11

Reionoj
Mi estas en la regiono 2.


ITU diplomoj
Ekzistas tre malfacile akireblaj ITU diplomoj pri kio mi verkos estontece.

hamatlas ITU
En tiu retejo (TTT) troviĝas tre interesaj mapoj kompreneble ankaŭ ITU mapoj.


mapability.com
Mi rekomendas la retejon mapability (TTT) per kiu oni kreas belegajn mapojn.

itu.int
Belegaj mapoj laŭ kontinentoj ankaŭ estas troveblaj ĉe itu.int (TTT)

plala.or.jp
Dekoj da apartaj regionoj kaj mapoj de regionoj estas en en plala.or.jp (TTT)

Mapo de ITU regionoj
Mapo de ITU zonoj kaj regionoj
Mapo de ITU zonoj
mapo de konfirmitaj kaj kontaktitaj ITU zonoj

Gugla fotaro
https://photos.app.goo.gl/kH9B5STDkqJ4WfLLA

2019-05-09

Finfine mi estas CO2MM

Post iom da prokrasto ĉefe pro dokumentaj malfruoj finfine mi estas CO. Tio signifas ke mi havas la lastan kategorion de la kuba radioamatora federacio. Mi jam verkis pri la ekzamenoj en antaŭaj blogeroj (vidu en la blogo).

Radioamatora licenco de CO2MM Kuba Ministerio pri Komunikado MIC

Laŭ la kuba leĝo de la ministerio pri komunikado en Kubo ekzistas 3 kategorioj:

CL3a Kategorio
CM2a Kategorio
CO1a Kategorio

Laŭ kiuj radioamatoroj rajtas uzi bendojn, elsendmodojn kaj povumon.
Kvankam por mi ne estas granda diferenco inter CM kaj CO ĉar mi ĉefe uzas 20 CW kaj mia povumo daŭre restas 100 vatoj la nuna kategorio ebligas al mi uzi SSB en 20 metroj, kio ja estas gravega ĉar en 14, 266 MHz okazas la ILERA-rondoj kaj ĉefe la internacia konkurso de ILERA en kiu ĉiujare malfacilas partopreni pro mia iama bendrestrikto sed nun mi povus uzi la plej populara DX magia bendo! (vikipaĝo)

Radioamatora licenco de CO2MM Kuba Ministerio pri Komunikado MIC

2019-05-04

Radioamatoro en la vikivortaro

Post klopodo mia iom fuŝa aperis la vorto Radioamatoro ankaŭ en nia esperanta vikivortaro. Multe helpis al tio la redakto de Taylor 49 (vikipaĝo). Li korektis, alilingvigis kaj plibonigis la artikolon eĉ kreis plian radioamatoran fakvorton:
Amatora radio” (vikipaĝo)
Radioamatoro en eo.wiktionary.org
Vikivortaro logoo



Interese estas la fakto ke mi povis uzi la ŝablonojn:
{{Ref-Majstro|radioamatoro}} (https://eo.wikipedia.org/wiki/Majstro_(vortaro))
{{Ref-PIV|radioamatoro}} (https://eo.wikipedia.org/wiki/Plena_Ilustrita_Vortaro_de_Esperanto)
{{Ref-Tatoeba|radioamatoro}} (https://tatoeba.org/epo/sentences/search?from=epo&to=und&query=radioamatoro)
Ĉar jam tiu vorto “radioamatoro” ekzistas en tiuj vortaroj dum ne en:
{{AdE|radioamatoro}} (akademio de Esperanto)
{{ReVo|radioamatoro|radioamatoro}}
{{Ref-Simpla Vortaro|radioamatoro}}

Jen “Radioamatoro” en la vikivortaro https://eo.wiktionary.org/wiki/radioamatoro
Ekzakte aperas

Esperanto

Substantivo
Vorterseparo
radi + o + amator + o

Signifoj
  1. (komunikado) persono, kiu praktikas la ŝatokupon amatora radio, por eksperimenti aŭ komuniki tutmonde per sendriceviloj
            Vidu ankaŭ: radio, radiosendilo, radioricevilo, anteno

Tradukoj
angla: radio amateur → en , amateur radio operator → en, amateur radio enthusiast → en
indonezia: amatir radio → en
(https://eo.wiktionary.org/wiki/amatir_radio#amatir_radio_(angla))
sveda: radioamatör → en
hispana: radioaficionado → en

Ĉu via lingva traduko jam estas? Se ne, tuj aldonu. Memoru ke vikipedio grandparte dependas de via kunlaboro kaj partopreno!








Se vi volas iom pli scii pri la kontribuintoj iru al (historio)

Bedaŭrinde estas neniu deca kategorio por ĝi tiel ke mi devis meti ĝin sub kategorioj
Esperanto R https://eo.wiktionary.org/wiki/Kategorio:EO_R
Radiko radi´ https://eo.wiktionary.org/wiki/Kategorio:Radiko_radi%27
Komunikado https://eo.wiktionary.org/wiki/Kategorio:Komunikado
En la angla eĉ estas pri radioamatoraj kategorioj
•    https://en.wiktionary.org/wiki/Category:en:Radio
•    https://en.wiktionary.org/wiki/Category:en:Amateur_radio

2019-05-03

Turkino kaj radioamatoroj

Ĉiu kubano konas la monton Turkino eĉ se ili mem neniam grimpis ĝin! Iam en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj estis fakte devigo por ĉiu aspiranto al membreco en la UJC (Unuiĝo de Junaj Komunistoj) grimpi ĝin minimume 5 foje 😍💚. Oni eĉ nomis ilin “kvinpintoj” aŭ “kvinpintuloj”. Nuntempe tio ne estas postulo sed la deziro grimpi ĝin restas inter la plej multo el la kubanoj.
Tiu tradicio komenciĝis post 1953 kiam Celia Sánchez kaj sia patro portis kaj muntis buston de José Martí en la plej alta pinto de Kubo pro la 100 jariĝo de la naskiĝo de José Martí. Ekde tiam pluraj kubanoj havis kialon por ĝin grimpi kaj la tradicio starigi monumentojn sur kubaj montoj etendiĝis.
La monumento estis verko de Jilma Madera (Lilia Jilma Madera Valiente) unu el la plej elstaraj kubaj artistinoj. Inter ŝiaj plej elstaraj verkoj estas la “Havana Kristo”. Por krei la buston, kiu estas en Turquino ŝi mem aĉetis la broncon sed por realigi tiun projekton ne estis mono pro tio ŝi faris medalionojn kaj malgrandan buston kiun ŝi vendis kontraŭ 50 pesojn. Pere de tiu mono oni paĝis ĉion. Ŝi enpezis nenion kaj sentis sin pagita pere de monumento al Martí en la plej alta kuba piedestalo 2000 metrojn alta kiel li meritis.
En la monumento estas pluraj memortabuloj sed la ĉefa diras
“Malmultaj kiel la montoj estas la homoj, kiu scias vidi ekde ili kaj sentas per interno de nacio aŭ de homaro”_ "Escasos como los montes son los hombres que saben mirar desde ellos y sienten con entraña de nación o de humanidad.".
La pinto troviĝas en la Sierra Maestra jam konata de pluraj eksterlandanoj pro la luktoj de Fidel Castro kaj la barbuloj! Pli ekzakte ĝi troviĝas en la Nacia Parko Turquino, kiu la 30an de decembro 1991 estis deklarita nacia monumento.
Laŭ vikipediaj informoj la unua kiu grimpis ĝin estis la sveda botanikisto Erik Leonard Ekman iam en 1915. Kvankam jam estis menciita en la 16a jarcento de la geografo Gerardo Kramer. En “Letero Vives” (1824-1835) tie oni detale skribas pri havenon, riveron kaj Pinto Tarquino (ne Turqunino kiel nun!).
CO2MM, CL9OKL, CO6CDX, CO8TW... radioamatoroj ĉe la Pico Turquino

Radioamatoroj

Radioamatoroj havas longan historion en tiu monto ĉar kutime ili grimpas ĝin. Inter tiuj grimpantoj troviĝas Juan Carlos/CO8TW, kiu tre afable multmesaĝe klarigis al mi kiel li sukcesis grimpi pere de la santiaga vojo al Turquino. Vidu en lia retpaĝo ĉe qrz (TTT) Sed krom li jam estis pluraj, mi rekte memoras pri ne plu ekzistantaj artikoloj en frcuba.cu de villaclaranoj, kiuj grimpis. Sed post tio eĉ jam plurfje oni verkis. Post serĉo de la vorto "Turquino" (TTT) aperis la jenon:
En realidad, es más que llegar (TTT)
Kie tute hazarde mi rimarkis ke amiko Jav/CO3JK jam grimpis ĝin!

Un pilar de la radioafición santiaguera (TTT)

Homenaje a Celia Sánchez (TTT)

Mi fakte memoras pri Claudia/CO6CDX ĉar kiam mi legis pri ŝi en frcuab mi retmesaĝis kaj iom parolis pri ŝiaj spertoj!
Laŭ kredo Turquin signifas: “Monto de la ĉielo” aŭ “Altaĵo de la ĉielo” pro tainaj vortoj.
Kiel lastatempa kaj plene konvinkita vikiuzanto mi profitis mian viziton por aldoni foton al commons kiu estas plene uzebla laŭ la liberaj permesiloj de vikipedio! Vidu ĝin (kaj helpu min traduki el pluraj lingvoj) ĉe: (vikipaĝo)
Mia plej granda bedaŭro ĉi foje estis tio ke mi ne sukcesas registri la grimpadon kaj kundividi en Wikiloc kvankam la fakto ke mi grimpis sen radioj ja ankaŭ estis bedaŭrinda sed vere mi restis en la pintoj kelkaj minutoj! Tio estas unu el miaj ĉefaj mankoj en la lastaj tempoj ĉar pere de la universitato fakte mi jam ofte faras/vizitas interesajn kaj nekonatajn geografiajn lokojn por ordinaraj vizitantoj de kampadejoj kaj montoj.
Kubaj esperantistoj jam havas longjaran historion pri tiu supraĵo ĉar laŭ scioj de pluraj havananoj kaj Juan Ramón la historiisto de Kubo, esperantistoj grimpis tiun supraĵon jam 3 foje. La unua fojo estis en februaro 1998 post fondiĝo de la grupo grimpantoj de KEA pri kio estas bela raporto de la esperantisto Ludoviko a. Quintana el Granmo. Pasintjare (10/2018) dum JuSKA pri kio mi jam verkis (vidu en la blogo) kaj nun kiam tri bravuloj decidis freneze misplanite grimpi ĝin (eble unuafoje ekde Santiago) antaŭ KERo 2019!

Pri la grimpado de la teamo kadre de la nacia junulara aranĝo aperis raporton en Vanguardia (TTT)  en tiu raporto mi legas belan frazon
“Kubaj esperantistoj grimpas la Pico Turquino por omaĝi José Martí, kiu vetis ĉion pro la kultura diverseco.”, “Esperantistas cubanos suben al Pico Turquino para homenajear a José Martí, quien apostara todo por la diversidad cultural.”
Mi mencias artikolon en EcuRed ĉar ĝi estas la plej populara reta enciklopedio en mia lando kiu interalie enhavas artikolon pri la pinto (TTT)

Kelkaj aliaj vikioj kun informoj pri Turquino: (TTT wikidata)

Pri la grimpado en si mem mi povus multe verki sed eble tiu ĉi blogo ne rekte rilatas al la temo 😀. Sed la fino memorindas: Tiam kiam mi alvenas al la pinto kaj kunfandiĝas kun komuna gajeco kaj vi estas tie kun amikoj kun Martí je 1974 metrojn sur la marnivelo. Tiam naskiĝas tiuj vortoj kaj pluraj aliaj belaj memoraĵoj de mia unua grimpado al Pico Turquino!

Mapoj

Mapo de wikimapia Pico Turquino

Mapo de geonames.org suda Sierra Maestra, Guama

Mapo de EcuRed Pico Turquino

Mapo de wikimapia Pico Turquino

Ligiloj

Mi lasas plurajn ligilojn por vidi la monton el retaj mapoj
Interesaj mapoj kaj kolektoj da informoj estas en GeoHack (TTT)

  • Guglaj Mapoj (TTT)
  • geonomoj (TTT)
  • flickr (TTT)
  • wikimapia (TTT)
  • geocaching (TTT)
  • openstreetmap (TTT)
  • Se vi fejsbukas kaj havas tempon jen multaj kiuj grimpis: (TTT)

Pliaj fotoj en Pinterest (TTT)
Gugla fotaro Mapo + QTH (TTT)