preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-09-01

Radioamatoro en vortaro tatoeba.org

Radioamatoro en vortaro tatoeba.org

Projekto Tatoeba, kies nomo devenas de la japana kaj signifas "ekzemple", estas kunlabora projekto celanta kolekti multajn frazojn tradukitajn en diversajn lingvojn.  Ĝi estas plurlingva, tre bone programita kun multaj eblecoj kaj helpoj. Eblas aldoni frazojn kaj sonojn. Ĝi fakte estas kvazau frazaro "plurlingva ekvivalenta frazaro", grandega kolekto da frazoj kaj ties ekvivalentoj en pluraj lingvoj. (vikipaĝo) Ĝi estas tre simila al la radioamatora e-vortaro "DL1CU Ham´s interpreter".

Tatoeba.org plurlingva ekvivalenta frazaro
La plej interesa serĉo havas tiujn parametrojn:
de EO al ajna lingvo
https://tatoeba.org/epo/sentences/search?from=epo&to=und&query=radioamatoro


Ĝi donas bonegajn rezultojn:
traduko de la frazo: "Mi estas radioamatoro." al 8 lingvoj.
traduko de la frazo: "Mi esperas kontakti aliajn esperantistojn per la radio, ĉar mi estas radioamatoro. Mia voksigno estas F5NQW." al 6 lingvoj.
traduko de la frazo: "Mi esperas kontakti aliajn Esperanto-parolantojn per la radio, ĉar mi estas radioamatoro. Mia voksigno estas F5NQW." al 1 lingvo.

Esperanto estas tre grava lingvo kiu hodiaŭ (2019/02/02) estas en la 5a posicio inter tiuj kiuj havas pli da frazoj. Antaŭ kelkaj jaroj ĝi estis eĉ en la tria posicio. Esperanto havas 586 015 frazojn, entute la retejo havas pli ol 7 milionojn. Aktuala statistiko (TTT)
Statistiko de tatoeba.org kaj Esperanto
Mia profilo en la vortaro estas (JabieroKubo):
https://tatoeba.org/epo/user/profile/JabieroKubo
kvankam mi ne multe planas kunlabori.

Pere de la vortaro mi kreis la infografion "MI ESTAS RADIOAMATORO" (vidu en la blogo)