preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-09-08

ILERA-bulteno ĉe BitArkivo

Jam de antaŭ pluraj semajnoj mi forte enteprenas ĉe la “nova” projekto BitArkivo(TTT). Pri tiaj arkivadaj projektoj jam longe estas pluraj/multaj en nia e-mondo! La ĉefa celo pli malpli ĉiam estas la sama “savi niajn valorajn paperaĵojn”.
BitArkivo kaj ILERA

Laŭtekste la vikipaĝo diras:(vikipaĝo)
BitArkivo estas projekto komencita en januaro 2016 de Iván García. Ĝia celo estas konservi esperantajn gazetojn, librojn kaj aŭdio-dokumentoj kiel podkastoj. Estas kaj estis aliaj retejoj kun sama aŭ simila celo kiel Bitoteko, Gazetoteko, ktp. Ĉiuj arkivitaj materialoj estas senpage alireblaj ĉe la oficiala retejo (kiu havas kopion ĉe la retarkivo Wayback Machine).  

BitArkivo elstaras inter tiuj projektoj pro la moderneco, vikipedieco de sia ĉefpaĝo, ligo al vikipediaj artikoloj kaj vikidatumoj, kanalo ĉe telegramo(TTT), facebook(TTT) kaj tvitero(TTT), uzo de esperanteca klasifsistemo BPEAPE (TTT) (Bibliografio De Periodaĵoj En Aŭ Pri Esperanto) de Luis N. HERNÁNDEZ YZAL – Árpád MÁTHÉ – Ana Maria MOLERA, kiu estas giganta esploro kiu numerigas titolojn de e-periodaĵoj (iamaj kaj nunaj)! Fakte estas pluraj aliaj menciindaj ecoj...

Ĉe ni radioamatoroj unuafoje aperis arkivitaj ILERA-bultenoj. Jam estis kelkaj ie perditaj en la reto sed dise kaj malfacile elŝuteblaj. Nur ĉe googlepages(TTT) estis troveblaj kelkaj numeroj!
Mi fortege pledas kaj puŝas por ciferece savi tiujn malnovegajn unuajn numerojn de nia bulteno ĉar ili enhavas valoregan historion! Ekzemple ĉe mia landa asocio legado de iama revuo "Avanco" donas bildon pri malaperintaj esperantistoj kaj aktivuloj, nia historio kaj gravuloj/atingoj! Io tia mi ŝatus havi por ILERA.

Konkrete pri nia bulteno troveblas (2019/09/08):
Rekta ligilo: http://bitarkivo.org/gazetoj/ilerabulteno
Vikidatumoj: Q64776830(TTT)
Klasifa numero ĉe BPEAPE: 5591
Kvanto da numeroj: 10

La plej malnova numero estas la 52a de 1994!

Pluraj informoj estas ĉe nia google diskutgrupo kaj facebook. Mi private pledadis ĉe multjaraj esperantistoj kaj rezulto estis vere pozitiva: sendis materialojn Wolf/DL1CC (amasego), reagoj venis el Imre Ferenczy/HA1UD, Genadij Jaskov/RW9YE, Lenio Marobin/GØOOS (eble la plej interesa kaj utila informo ĉar li donacis sian propran plenan kolekton al la viena planlingva muzeo/biblioteko!) kaj Vytautas Šilas/UK2BBB.
Dum tiaj esploroj mi trovis informojn pri pluraj e-libroj sed tio estas tute alia artikolo.
Krome ankaŭ mi trovis informojn pri e-materialoj (ne nur la bulteno) plurloke en la reto!
Mi ankaŭ trovis disigitajn retajn bultenojn plurloke (fakte se vi havas ian ligilon kie eblas elŝuti iun numeron bonvolu sciigi al mi)!


Emblemo de BitArkivo
 Jen listo de similaj projektoj/arkivoj:

http://esperantokolekto.alcl.be/
https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/periodajoj
http://bibliotekomolera.org/
http://www.esperanto.es:8080/jspui/
https://web.archive.org/web/20150504234902/http://www.gazetejo.org/gazetoj
https://arca.bnc.cat/

Ankoraŭ estas giganta listo de farendaĵoj al kiu vi povus aldoni viajn fortojn:
  • Lokigo
  • Skanado
  • Ciferecado (tekstigo de bildoj)
  • Enretigo
  • Listigo de enhavoj (enhavtabeloj)
  • korektado
  • petoj
  • ...

Se vi havas dubojn aŭ pretus iel helpi skribu al mi aŭ al kontakto@bitarkivo.org aliĝu al la telegrama grupo esperantaĵaj arkivaĵoj aŭ al la kanalo(TTT).

😀🙌💗 BONBOLU KUNLABORI 💚💜😊