Porradioamatora lernolibro Ĉu vi parolas esperante? |
Ĝi estis eldonita en la jaro 1977 en Vilno (tiam Litova respubliko de Sovetunio). Por eraro la eldonloko estis notita Barnaul (Siberio). Precizan eldonkvanton li ne memoras, sed laŭ konserviĝintaj notoj pri dissendado, tiu estis ne malpli ol 600 ekzempleroj. Estis la libreto 44-paĝa en la formato 14,5x20 cm. La lernolibron li verkis laŭ peto de sia rusa amiko, radioamatora aktivulo Gennadij Jaskov (tiam UW9YE, nun RW9YE)(QRZ.com). La lernolibron li mencias en sia rememorlibro “La vivo, radio, Esperanto” (Barnaul, 2010) pri kiu mi certe iam devos verki ion. Li planas reeldoni la lernolibron interrete, eĉ li sendis la kovrilpaĝon al komunejo de vikipedio por libera uzado ĉe vikipedio sub licenso CC-BY-SA 4.0! Nun KuboF traktas la peton.
Cetere s-ro Šilas iam aperadis etere (nur en Esperanto!) en litova kolektiva radioamatora stacio UK2BBB. Kvankam mi ne povas konfirmi la aserton ke ĝi estis la unua lernolibro por e-radioamatoroj tre proveble ĝi estas vera almenaŭ lau referencoj de sezonoj.ru.(TTT)
Multe pli pri liaj verkoj kaj agadoj legu en vikipedio.(vikipaĝo)
Gugla fotaro pri e-radioamatoraj libroj (TTT)