preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-08-02

John Wells

Mi daŭrigas esploradojn pri pasintaj e-radioamatoroj, eĉ se ili forpasis 😞. Esploreto venigis min al nekrologo pri radioamatoro John Wells pri kiu bedaŭrinde mi daŭre ne trovas plian informon ie ajn en la reto 😞😞 sed certe ili iam aperos! Ĉu iu scias iom pli pri li? kaj mi klarigas ke ne temas pri la lingvisto John C. Wells (vikipaĝo).
Vicprezidanto de LIBE John Wells naskiĝis en 1930, forpasis la 2-an de februaro 1993 post longa malsano. Li ricevis porblindulan kaj pli altan edukadon. Li akiris plurajn muzikfakajn dplomojn, estinte tre talenta klavarinstrumentisto, tute hejme kaj sur la fortepiano kaj sur la orgeno. Fakte li estis profesia muzikinstruisto laborinte en vidulaj lernejoj en la nord-angla urbo Manchester.
John fariĝis Esperantisto kiel 20-jara junulo, kaj restis fidela al la lingvo kaj movado dum sia tuta vivo. Li servis Esperanton en ĉiu ebla rolo, kie li kapablis preni: li estis ne nur membro de la BABE (Brita Asocio de Blindaj Esperantistoj), sed ankaŭ aliĝis nialandan ĝeneralan Esperanto-asocion, kaj agis kiel interliga persono inter tiu kaj tiu de la blindul-Esperantistoj. Li provizis orgen-akompanon por la ekumenaj diservoj Esperanto-lingvaj en Manchester. Li partoprenis multajn Esperantokongresojn, fiere komunikante pri notindaj britaj rezultoj sur la movada kampo. Bedaŭrinde, per tempopaso ni perdis multe, kio ĉagrenigis nian forpasintan
amikon. Alia ĉagreno por John estis la civitana milito en la iama Jugoslavio, kie li havis multajn amikojn.
Aliaj ŝatokupoj kaj atingaĵoj de John Wells estis surmonta piedirado kaj radioamatorado. Pri tiu lastmenciita agado li ankaŭ estis diplomito.
– La vivo de John Wells estis fine detruita de t.n. Parkinson-a malsano, kontraŭ kiu li batalis heroe dum siaj lastaj kvin vivjaroj.
– La plej memorinda de la lastaj agoj de John Wells estis la organizado de la 1989-a brajtona Esperanto-kongreso por blinduloj.
Ni, iamaj amikoj de John Wells, certigu lian karan vidvinon Kay pri nia neniampasa amplena memoro de tiu noblakora angla Esperantisto.
Otto Reeves (Esperanta Ligilo, n-ro 4/1993 kun kompletigoj de Anatolij Masenko)
Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888–2015
p. 278
Biografioj (daŭrigo 2014)

fonto:
Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj
la dokumento estas rekte elŝutebla ĉe:
http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/5231/1/Historio_de_la_Esperanto-movado_inter_la_blinduloj_2p.pdf (3.34 Mb)

Al tiu bulteno mi alvenis danke al esploro ĉe Esperanto.es (vidu en la blogo)
Kaj simila historio pri KEES BAKKUM (vidu en la blogo)kaj simila historio pri Pjotr Vasiljeviĉ Gorĉakov (vidu en la blogo)