preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-07-03

Pjotr Vasiljeviĉ Gorĉakov

Ĉe esploreto mi trovis plian nekrologon pri radioamatoro Pjotr Vasiljeviĉ Gorĉakov pri kiu bedaŭrinde mi trovas neniun plian informon ie ajn en la reto 😞 espereble amikoj el Rusio, Genadj/RW9YE aŭ Leonid/N3GD helpos iam kompletigi la informojn! Ĉu iu scias iom pli pri li?

Pjotr Vasiljeviĉ Gorĉakov (1915–1979)
Tiu rusa esperantomovadano, ŝakisto, muzikisto, radioamatoro, blindul-asocia aktivulo, gvidinto de multaj esperantokursoj por blinduloj, estis naskita la 10-an de januaro 1915 en Siberio, proksime al la fama lago Bajkal. Okjara, pro meningito li preskaŭ tute perdis la vidpovon. Li fariĝis radioamatoro jam 12-jara, mem konstruanta siajn aparatojn.
Nur en la jaro 1931 li venis en la blindullernejon de la ekstremorienta urbo Svobodnij. La Internacian Lingvon li ekkonis tie, en 1932. Al sia amiko, Masenko, pri tio li skribis pli poste, rememorante: ”Mia instruisto estis Ivan Kiriloviĉ Kalaŝnikov. Li estis esperanto-entuziasmulo kaj ofte konversaciis kun ni. Li ebligis al ni legadon de Esperanta Ligilo kaj baldaŭ mi korespondadis kun samideanoj el dek landoj.”
En 1933 li estis akceptita en la leningradan blindulprofesian lernejon, kaj en 1937 sekvis sukcesa eniro al la fama Pedagogia Instituto de Gercen. Dum du jaroj (1936–1937) li estis prezidanto de la organizaĵo de la leningradaj blindaj studentoj.
Esperanto interesis lin pli kaj pli. Tion montras, ke en tiu tempo li havis jam ĉ. 30 korespondantojn, estis regula leganto de esperantogazetoj, fervora aŭskultanto de esperanto-elsendoj de la leningrada radio, kaj viglajn kontaktojn li havis ankaŭ kun vidantaj samideanoj. Ĉiam volonte li akceptis esperantistojn el aliaj urboj, zorge preparante la renkontiĝojn inter ili kaj la leningradanoj. Signifaj estis por li ekzemple renkontiĝoj kun Eroŝenko (ĉe ŝaktabulo) en Leningrado (1938) kaj en Moskvo (1948). En 1958, okaze de leningrada leĝeratletika konkurso por blindaj junuloj el socialismaj landoj, formiĝis vera esperantorenkontiĝo kun la pola Jan Silhan, la ĉina Huang Nai kaj la rumana Dumitrescu.
Dum longaj jaroj la soveta reĝimo konsideris Esperanton suspektinda, burĝe kosmopolita, malamika al la proletara internaciismo (kvankam Lenin mem aliopiniis siatempe), sed en la kvindekaj jaroj la situacio pliboniĝis. Tiam s-anoj Verbickij, Gorĉakov kaj Ŝiŝa fondis grupon, kies celo estis reaktivigi la esperangoagadon. Ili publikigis artikolojn en porblindulaj revuoj, serĉis malnovajn blindajn esperantistojn kaj klopodis varbi novajn. Rezulto estis, ke oni eldonis en brajlo esperantolernolibron de Devjatnin, poste tiun de Sergejev.
Dum la lastaj jaroj de sia vivo s-ano Gorĉakov, pro malsano kaj pro familiaj malfacilaĵoj, malpliaktiviĝis en la movado, sed li ĉiam restis fidela esperantisto kaj bonkora amiko. Li mortis pro kormalsano, en la jaro 1979.
Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888–2015
p. 190
Tria volumo

fonto:
Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj
la dokumento estas rekte elŝutebla ĉe:
http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/5231/1/Historio_de_la_Esperanto-movado_inter_la_blinduloj_2p.pdf (3.34 Mb)

Al tiu bulteno mi alvenis danke al esploro ĉe Esperanto.es (vidu en la blogo)
Kaj simila historio pri KEES BAKKUM (vidu en la blogo)