preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-06-20

KEES BAKKUM

Ĉe esploreto mi trovis nekrologon pri radioamatoro Kees Bakkum pri kiu bedaŭrinde mi trovas neniun plian informon ie ajn en la reto 😞😞 eĉ se mi forte klopodis! Eĉ la voksignon mi ne konas. Kelkajn informojn aperas ĉe esperanto-nederland (TTT) sed nenio vere nova. Ĉu iu scias iom pli pri li?

KEES BAKKUM, 1935 - 2009
La 16-an de aŭgusto forpasis en la alkmara ‘Hospice’ nia amiko Kees Bakkum pro mallonga agresiva kancero. Kees antaŭe neniam malsaniĝis. Li loĝis dum preskaŭ sia tuta vivo en Egmond aan Zee, escepte dum la mondmilitperiodo. Liaj gepatroj forpasis junaj. La ses infanoj Bakkum devis travivi sen gepatroj. Kees fariĝis frizisto en Egmond aan Zee. Dum kelka tempo ankaŭ Gerrit Dekker, lia partnero, kunlaboris en la frizejo.
Poste ili decidis studi por la diplomo ‘flegisto B’ kaj kune laboris en la alkmara Elisabeth-Hospitalo, nun: ‘Medisch Centrum Alkmaar’. Kees havis du hobiojn, kiuj estis Esperanto kaj radioamatoro (li estis licencposedanto). Li havis radiokontaktojn kaj korespondamikojn en la tuta mondo, ankaŭ per Esperanto. Li estis specialisto en teknikaj aferoj kaj volonte helpis ĉiujn kiuj havis problemojn ekzemple ĉe la komputilo, radio, k.t.p.
Li kaj Gerrit kantis en la koruso de la reformita preĝejo dum dek-du jaroj. Antaŭ unu monato ni ankoraŭ vizitis lin kaj ili pripensis aĉeti novan aŭtomobilon. Tiu ĉi jaro Kees estus 25-jara membro de ESPERANTO NEDERLAND kaj de la Esperanta Asocio Alkmaar. La adiaŭkunveno en la kremaciejo en Schagen komenciĝis per ‘Eine kleine Nachtmusik’ de Mozart.
Sinjorino karakterizis la vivon de Kees: “Tagon kaj nokton li helpis malsanulojn kaj ĉiujn kiuj bezonis lian helpon”. La reformita pastorino, la malnovkatolika paroĥestro kaj servisto kondukis la servon. La ĉeestantoj aŭskultis la muzikon ‘Morgenstimmung’ el Peer Gynt Suite de Grieg. Nevino de Kees kantis tre bele. Sinjorino deklamis poemon ‘La blanka rozo’ (De witte roos). La adiaŭkanto estis: ‘Reich mir zum Abschied nog einmal die Hände. (Donu al mi kiel adiaŭo ankoraŭ unufoje la manojn de P. Abraham.) Estis malfacilaj momentoj. Ni deziras al Gerrit kaj la familio multe da forto en tiu ĉi malfacila tempo. Ni neniam forgesos nian simpatian Esperantoamikon.
Ans Heijstra-Valkering, Heiloo
2009/6 – 4

fonto:
FEN-X 2009 #06
la dokumento estas rekte elŝutebla ĉe:
http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/3769/1/FEN-X_2009_n.%2006.pdf

Al tiu bulteno mi alvenis danke al esploro ĉe Esperanto.es (vidu en la blogo)