preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-07-05

Radioamatoro en vortaro remush.be-tezauro

Radioamatoro en vortaro remush.be/tezauro/

http://remush.be/tezauro/vortoj/radix.html

Tezaŭro havas interesan difinon en vikipedion "Tezaŭro estas aro de terminoj, kiuj apartenas al iu konkreta fako aŭ temo, iam kun difinoj (tiam ĝi similas al vortaro), sed ĉiam kun informoj pri iliaj rilatoj - hiperonimoj, hiponimoj, sinonimoj, antonimoj, ktp." (vikipaĝon)
Mi tre ŝatas ĝin fakte pro tiom multaj ligoj al similfakaj vortoj!

Kelkaj klarigoj de la vortaro:
La ĉefa uzo de tezaŭro (etime trezoro) estas pliriĉigi la vortoprovizon. Trezoro mem devenas de vorto signifanta "trovi".
Aliaj sinonimoj: Analogia vortaro, laŭtema vortaro.
Vortoj vekigas ideojn. Ideoj kristaliĝas en vortojn.
La unua uzo de ĉi-tiu tezaŭro, estas permesi pli rapide retrovi forgesitan vorton, dum oni verkas tekston. Sed ĝi ankaŭ povas veki ideon al kiu oni ne jam pensis.
Tial, tiu tezaŭro ne temas nur pri sinonimoj, sed pri ideoj rilatitaj al vorto. 
Tutcerte detalaj vortaraj informoj pri la radiko "RADI´" kaj "radioamatoro".

radio¹

*radi/o¹

  1. Rektlinia mallarĝa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo: la radioj de la suno ludis inter ĝiaj folioj (Z); la luno similis al pala disko sen radioj (Z); tremanta radio de malproksima stelo falis sur ĝin; difuzitaj, diverĝaj radioj; fulmaj radioj (Z).
  1. [SCIENCOJ] [TELEKOMUNIKOJ] ĉiu el la apartaj rektliniaj elsendaĵoj de ĉiu neluma fonto de energio: ultraviolaj, infraruĝaj, kosmaj radioj; alfa-, beta-, gama-radioj; iksradioj.

RIM. En tiu ĉi senco oni konservas ĉe la kunmetaĵoj la 'o' de radio por eviti konfuzon kun la senco 1: radioamatoro, radioaparato, radioastronomio, radiobirado, radioelektro, radioelsendo, radiogoniometro, radiokomunikado, radiosendilo, radiosondilo, radiostacio, radiotelegrafio, radiotelegramo (radiogramo), radioterapio.
  1. [MATEMATIKO] Duonrekto.
  1. (evi) = radiuso 1: (f) armeo estas nenie en almenaŭ trimejla radio (B); la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon (B).
  1. [TEKNIKOJ] Spoko.
  1. Io, kio iras de iu centra punkto, diseriĝante kiel branĉoj de ventumilo: fontoj, en formo de dikaj radioj de akvo (Z); radio de varma sango elŝprucis (Z); aleoj aranĝitaj kiel radioj ĉirkaŭ centra fontano.
  1. [BOTANIKO] (pp vaskulplantoj) Vico de vivaj, parenkimaj ĉeloj, laŭradie trairantaj la duavican kondukan histaron, kiuj transportas likvojn kaj gasojn laŭdiametre tra la tigo: ligna radio (ksilema parto de radio); floema radio (floema parto de radio); medola radio (radio atinganta la medolon tra floemo kaj ksilemo).
  1. (f) Resto aŭ komenco de ĝojiga aŭ klariga influo: super la vizaĝo de la patrino kuris radio de feliĉo (Z); estingiĝis ŝia lasta radio de espero (B); vi, Verda Radio, ekbrilu! (Z).
radi/o²
  1. Radiostacio: la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio.
  1. (evi) = radioaparato.


  • radia
    1. Lumigita de la suno: radia pejzaĝo, printempo; (f) radia rideto.
    1. [FIZIKO] Havanta la econ de radio.
    1. [TEKNIKOJ] Havanta la direkton de radio: radia akso.
    1. [BOTANIKO] [ANATOMIO] Konsistanta el kvazaŭ radiantaj elementoj: radiaj kapituloj de iuj asteracoj (konsistantaj el du partoj: centra disko el tubetfloroj kaj ĉirkaŭo (krono) el radiaj langetfloro.
      floro); radia parenkimo floema, ksilema (konsistanta el radioj 7, floemaj aŭ ksilemaj); radia ligamento de karpo (ligamentum carpi radiatum, ligamento el la antaŭa faco de kapitato radianta al la aliaj karpaj kaj metakarpaj ostoj).
  • radii (tr)
    1. Eligi kaj dissendi radiojn de lumo, ofte kun varmo: stelo, kiu radiis al ŝi el la ĉielo (Z); la suno radiis oblikve; en la varmaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni (Z).
    1. Resendi radiojn de lumo: la luno de Mahometo hele radiis de la templaj kupoloj (Z); la koko radiis per ruĝaj kaj verdaj plumoj; la du bluaj okuloj, kiuj radiis al ŝi (Z); radianta vesto (Z), diademo (Z); la kruco, kiu malproksimen radiis oran brilon (Z).
    1. Deiri de unu punkto, disiĝante kiel radioj de rado: el la placo radias ses avenuoj; pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj (Z).
    1. Evidentigi eksteren internan varman senton: li radiis de feliĉo (Z); li ekkriis, radiante de ĝojo (Z); la plej fiera, kies filinoj radias de beleco (B); infanoj, kiuj radiis de vivo, de vigleco; vizaĝo radianta de amo; radianta rideto (Z); Rosino radiis belecon kaj ĝojon (B).
  • radiadi
    Elsendi fizikajn radiojn: radiadantaj substancoj.
  • radiado
    [FIZIKO] Elsendado de radioj el iu energifonto: [ASTRONOMIO] la kosma fona mikroonda radiado, malkovrita en 1965, interpreteblas kiel restaĵo de la praeksplodo.
  • fluoreska radiado
    [FIZIKO] La radiado, elsendata kiel rezulto de la ekscito de atomo per surtrafanta elektromagneta aŭ partikla radiado, havanta karakterizajn ondolongojn por ĉiu speco de atomo.
  • infraruĝa radiado
    Vd ruĝa.
  • kontraŭnorma radiado
    [TELEKOMUNIKOJ] ĉiu radiado, kiu estas produktata de frekvencoj, kiuj estas ekstere de la zono atribuita al radio-telekomunika stacio.
  • kosma radiado
    [FIZIKO] Elsendado de radioj ondaj kaj partiklaj, penetrantaj la Teran atmosferon de el la kosma interspaco, kaj de aliaj tiaj radioj kaŭzitaj de ili.
  • nedependa radiado
    [FIZIKO] Radiado en kontinua spektro, kies kvalito estas nedependa de la naturo de la kontraŭkatodo.
  • normala radiado
    [FIZIKO] Radiado, kiu propagiĝas laŭ la akso de la konuso de la uzata radiado.
  • onda radiado
    [FIZIKO] Radiado en formo de ondo, kiu ŝajne ne havas partiklan proprecon (sen iu transportado de materio). SIN. nepartikla radiado.
  • partikla radiado
    [FIZIKO] Radiado, kiu konsistas el materiaj korpetoj, elektrigitaj aŭ ne (jonoj, elektronoj, neŭtronoj ktp).
  • transruĝa, transviola radiado = infraruĝa, ultraviola radiado (Vd ruĝa, viola).
  • ultraviola radiado
    Vd viola.
  • radieto
    Mallarĝa, malforta radio: lasi al iu nur radieton de espero.
  • radiuloj (ark.)
    [ZOOLOGIO] Eksa klaso de maraj bestoj kun ekstere radiantaj organoj, kiel ekinoj kaj asterioj.
  • radiometro
    [FIZIKO] Instrumento, por mezuri la intenson de radiado.
  • radioskopio
    [MEDICINO] Esplorado sur fluoreska aŭ televida ekrano pri la bildo de objekto surradiata per iksradioj.
  • radiŝtono
    Aktinolito.
  • disradii
    Elsendi, radiante: la suno disradiis luman polvon; (f) ŝia vizaĝo disradiis la bonvolemon; lernejo estas fajrejo, disradianta la spiritan vivon.
  • elradii
    Elsendi el interne eksteren.
  • elradiometro
    [FIZIKO] Aparato, kiun oni uzas, por mezuri la kvanton de radioj (la radiadan intenson), kiun elradias korpo aŭ sistemo.
  • priradii
    Tuŝi per siaj radioj: ŝi starigis la pomarban branĉon en la diafana vazo, kie la sunlumo povis priradii ĝin (Z); (f) la lumo, kiu povus priradii la problemon pri eterna vivo (Z).
  • surradii
    Fari surradiadon.
  • surradiado
    [MEDICINO] [KEMIO] Aplikado de la diversaj radiadoj sur organismojn aŭ diversajn substancojn: ultraviola surradiado transformas ergosterolon en vitaminon D (Z); trakti kanceron per iksa surradiado.
  • alfaradioj, Ò-radioj
    [FIZIKO] Radioj konsistantaj el heliumaj nukleoj emanantaj el radioaktivaj substancoj.
    alfapartiklo.
  • betaradioj, Ó-radioj
    1. [FIZIKO] La dua speco de radioj emanantaj el radiumo kaj konsistantaj el elektronoj.
    1. [FIZIKO] (pli ĝenerale) Iuj negativaj aŭ pozitivaj elektronoj emanantaj el radioaktiva substanco.
  • bremsradioj
    [FIZIKO] Radioj elsendataj de malakcelataj ŝargitaj partikloj.
  • gamaradioj-Ô-radioj
    [FIZIKO] Radioj konsistantaj el altenergiaj fotonoj emanantaj el radioaktivaj substancoj.
    gamakvantumo.
  • iksradioj, X-radioj
    1. [FIZIKO] elektromagnetaj radioj kun ondolongo inter 0,01 kaj 100 nm, elsendataj dum subita ŝanĝiĝo de la rapido de elektraj partikloj de katodaj radioj, frapantaj solidan trafejon en vakua tubo aŭ elsendataj kaŭze de la ŝanĝiĝoj, rezultintaj en la trafejaj atomoj pro tiaj kolizioj.
    1. [FIZIKO] La elektromagnetaj radioj (fotonoj tre altenergiaj), elsendataj de betatrono, sinkrotrono aŭ simila maŝino.
  • kanalradioj
    Fluo da pozitivaj grandrapidaj jonoj, produktata en malŝargotubo enhavanta gason de malalta premo.
  • katodradioj
    Fluo da elektronoj, emisiitaj de la katodo en vakua aŭ gasplenigita tubo.
  • paketradio
    [TELEKOMUNIKOJ] Sistemo, konsistiganta mondan reton de mesaĝkestoj kaj ripetiloj, inventita kaj uzata de radioamatoroj, kaj celanta perradie interŝanĝi datenojn, grupigitajn en malgrandajn pakojn laŭ la protokolo AX25.
  • Rentgenradioj = iksradioj, X-radioj.
  • sunradio
    Radio el Suno: sub la agado de la varmaj sunradioj (Z).




  • radiofonio
    Agordi sian radiofonon.Bildotubo (katodaj radioj).Esti cxe la auxskultado de radiostacio.ikso-radioj. La lunaj radioj.La paciento havis du seancojn de radioskopio.La radioj de la suno preskaux blindigis lin.La suno jxetis oblikve siajn radiojn.Masxaro de radiofonio.Mi facile ricevas Polan Radion Varsovio (http://www.radio.com.pl/polonia/eo/).Mi facile ricevas Polan Radion Varsovio ([[1]].). Pala lumradio, lumstrio de espero. radio(foto)grafio. radio. radioaktiva. Radiofoniaj kurtaj ondoj. Radiofono = ricevilo. radiogramo, radiologio. radiologo. Radioskopio (iksaj radioj).radioskopio. radiotelefonio. radiotelegrafio. radiotelegramo. radioterapio. radradio, suna radio.

    Anoncist(in)o. anteno. Disauxdigi la ceremonion de la kronado de.Dissendilo (publikserva, nelegxa, pirata). elsendi, disauxdigi. Fado. JXami. kanalo. ondo. programo. Riceveblaj stacioj. Sendstacio. stacio. teatrajxon. televido. terkonekto. Tiu aparato ne ricevas la ultrakurtajn ondojn. 

    elektro. informi. scienco scienco. tekniko. televido. 

    Eble rilatitaj
    ĉielarkx, florx, reklamx, sendx, stacix, Sunx,