preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-07-12

T40KEA

Interesa radia aranĝo estis organizita de la radioklubo Esperanto kaj KLERA por omaĝi la 40an datrevenon de Kuba Esperanto-Asocio. Por ĝi ni havis permeson por aktivigi la specialan radiostacion T40KEA.
T4 = Nacia prefikso
40 = nombro de la datreveno (40 jaroj 1979-2019)
KEA = komencliteroj por Kuba Esperanto-Asocio
Radia aranĝo T40KEA

Ĝi estis aktiva ekde mia QTH dum unu semajno (09-16an de junio 2019). Kvankam ne estis granda kvanto da kontaktoj ja pluraj ĉefe en 40m (7110 Khz) ja iom informis pri la datreveno al la kubaj radioamatoroj, kiuj interesiĝis pri la dato.
Raporto pri la temo aperis en la retpaĝo de FRC hispanlingve.(TTT)

kelkaj informoj ankaŭ estas troveblaj en QRZ (TTT) kaj eventaservo. (TTT)
Malgrandan referencon al la voksigno mi aldonis al vikipaĝo pri voksignoj en la subtemo Specialaj voksignoj (vikipaĝo).

Pliaj fotoj de radiaj aranĝoj en Pinterest (TTT)