preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-09-08

QSL kolektado


QSL kolektado estas unu el la multaj subhobioj en radioamatorismo. Por multaj tio estas unu el la ĉefaj celoj ene de nia ŝatokupo, tiel ke por ili ne gravas ĉu konfirmkarto venas el P5(norkoreio) aŭ el K(usono). Por tiaj radioamatoroj plej gravas kia kaj kion enhavas tiu konfirmkarto! Kolektoj varias de persono al persono interalie oni povas vidi kolektojn pri: flagoj, radioĉambroj, telegrafio, aŭtoj, ŝipoj, aviadiloj, bestoj (birdoj, ĉevaloj, katoj, hundoj…). Temoj estas senfinaj ni esperantistoj kompreneble kolektas e-konfirmkartojn (QSL kun frazo aŭ vorto en esperanto, e-logoo ks.)!
Foje la celo estas kolekti QSL por specifaj diplomoj: WAS, IOTA, DXCC, WAC, WPX, WAE, WAJA, WABRA, TRA, WACE, DOK,… mi persone klopodas kolekti por H26 (svizaj kantonoj), AJD (All Japan Districts) kiuj ja estas iom malfacila tasko …

Mi specife ŝategas QSL-kolektadon, mi ĉefe kolektas:
  • QSL kun sufikso MM ekzemple (KQ4MM)
  • QSL kun sufikso DX ekzemple (PI4DX)
  • QSL kun sufikso CW ekzemple (CR5CW)
  • QSL kun prefikso HB9 (svizaj radioamatoroj)
  • QSL de kubaj radioamatoroj (CL, CM, CO, T4)
  • QSL de usonaj radioamatoroj (diplomo WAS)
  • QSL de radiolandoj (diplomo DXCC)
Unu el miaj plej ŝatataj aspektoj en radioamatorismo certe estas QSL-kolektado!!! Feliĉe mi estas tre proksime de Usono kiu ebligas al mi rapide kreskigi mian kolekton!
Vi povos trovi multajn el miaj konfirmkartojn en:
Mia galerio en webs.com.
Galerio de fotoj de google.