preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2018-09-13

Filmo Sergio & Sergei

Antaŭnelonge estis projekciita en Kubo la filmo "Sergio & Sergei" ĝi estis kunlaboraĵo inter Kubo, Hispanio, Rusio kaj Usono. Kio gravas pro ni radioamatoroj estas la fakto ke la tuta filmo centriĝas en la historio inter 3 radioamatoroj!
Resumo de la filmo:
Jaro 1991, Sovetunio disiĝas kaj Kubo estas en granda ekonomia krizo. Sergio estas radioamatoro kaj profesoro pri Marksismo, li ne scias kion fari por reorientigi sian vivon. Aliflanke Sergéi estas sovetunia kosmonaŭto, li troviĝas preskaŭ forgesita en la orbitstacio MIR, kiu paneas. Sergio kaj Sergéi komunikiĝas kio kaŭzas amikecon kaj helpos ilin alfronti la ŝanĝojn, kiuj okazas en siaj landoj.

Mi esperas baldaŭ subtekstigi la filmo kaj meti la .srt dokumenton ie en la reto por elŝuto.

En la kuba retpaĝo de la FRC aperis kelkaj raportoj pri la filmo (bedaŭrinde en la hispana) ligiloj al ili:

Krome vi povas spekti la trailer en youtube.
Vi povas ŝati la filmon en facebook
La oficiala retpaĝo estas:

Mi planas verki pli detalan raporton por la ILERA-bulteno, do legu ĝin kaj se eblas por vi spektu la filmon! Fakte pri radioamatoroj estas kelkaj filmoj.