preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2019-06-20

ILERA diplomo de DL1CC

Antaŭ ne longe mi retpoŝtis al Wolf/DL1CC por peti pliajn dokumentojn pri ILERA ĉefe por enŝuti ilin en vikipedio! Ĉi foje li afable skanis kaj sendis plurajn inter kiuj mi tuj uzis la suban ILERA-diplomon. Mi profitis la okazon por aldoni kaj ampleksigi la artikolon Radioamatora diplomo (vikipaĝo). Bedaŭrinde ĝi estis forigita pro ne ĝusta permesilo ĉe la komunejo 😞 (vidu la historian paĝon #6612457). Espereble baldaŭ mi sukcesos pli bone alŝuti dosieron al komunejo kaj memverkos la mankantan artikolon "ILERA diplomo".
ILERA-diplomo de DL1CC
Mi volis alŝuti ĝin sub livenso CC-BY-SA(TTT) laŭ permeso de Wolf sed bedaŭrinde tio ne eblis. Se vi rimarkas en la retejo de LY2FN Ligilo (TTT) vi trovos ke li havas la rekordon de kontaktitaj e-radioamatorajn staciojn! Eĉ se li aperas kun 100 per la alia voksigno Y23HE li aperas kun 200!
Jen plia diplomo sed de lia voksigno Y23HE. (TTT)
Mi nur bedaŭras ke la kvalito ne estas tiom bona sed sufiĉas por havi ideon pri kio temas kaj analizi la sukceson de Wolf. Mi devas diri ke li estis mia unua internacia e-QSO! Mi ankaŭ iam ricevis skanitan diplomon de László Szilvási/HA5KFB kvankam sub HA-9-057 kaj temis pri speciala diplomo transdonita dum la 81a Universala Kongreso en Prago 1996.
Pri Wolf certe mi iam verkos artikolon (vidu en la blogo) kaj (vikipaĝo) ĉar li estis unu el la plej elstaraj radioamatoraj esperantistoj, kiuj aktivis en ILERA sed mi ja certas ke li estis la plej dieksema. Eĉ kubaj maljunaj radioamatoroj post esploroj en siaj taglibroj trovis iam kontakton kun li, tion mi kutimas demandi kaj esplori ĉe miaj amikoj!
Dankon Wolf!