preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2020-04-07

Ŝerco pri kronviruso kaj sendricevilo

En la lastaj tempoj kronviruso (SARS COV-19) ĉie estas! Ni radioamatoroj iel aliel klopodas helpi kaj kontribui lukti kontraŭ tiun pandemion. Pri tio jam mi legis ioemte kaj poste verkos.
Nun ŝerco de iu radioamatoro (tre provable el mia lando), kiu metas kirurgian maskon al sia sendricevilon!!!
Kirurgia masko por la sendricevilo FT-80
Kirurgia masko por la sendricevilo FT-80


Pliaj ŝercoj ĉe Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri Ŝercoj (TTT)

2020-03-29

Miaj radioamatoraj licensoj

En Kubo ekzistas pluraj kategorioj akireblaj de radioamatoroj sed licensoj ja estas eĉ multaj pliaj ĉar ili ekzistas ne nur por radioamatoroj sed ankaŭ por sendiloj kiel ripetiloj, BBS, satelitaj sendriceviloj (eĉ se ekzistas neniu mialande), specialaj eventoj (voksignoj COØ kaj T4),…
Mia radioamatora licenso kiel CO2MM
Mia radioamatora licenso kiel CO2MM
 Tra la jaroj mi transiris laŭ ĉiuj mialandaj ŝtupoj en amatora radio kaj akiris 3 nivelajn licensojn:
  • 3a kategorio kun voksigno CL2MM
  • 2a kategorio kun voksigno CM2MM
  • 1a kategorio kun voksigno CO2MM
Laŭ la kuba regularo de la ministerio pri komunikado mi devis ĉiun trian jaron refari mian licencon. Laŭ la nova leĝo nun tio etendiĝis al 5 jaroj, tiu peto delonge estis surtable kaj ĉiam estis diskutataj en niaj kunsidoj kaj finfine ĝi estis aprobita por plifaciligi/malburokratigi la procedurojn. Mia unua licenso estas el la 8an de oktobro 2012 kaj la lasta el la 20an de septembro 2018.

Jen kelkaj el miaj akiritaj radioamatoraj licensoj/permesiloj.
CL
Radioamatora licenso_permesilo 22682
Radioamatora licenso_permesilo 26293
Radioamatora licenso_permesilo 30933
CM
Radioamatora licenso_permesilo 33653
Radioamatora licenso_permesilo 36212
Radioamatora licenso_permesilo 38275
Radioamatora licenso_permesilo 42955
CO
Radioamatora licenso_permesilo 52692
Mia radioamatora licenso kiel CO2MM
Mia radioamatora licenso kiel CO2MM
Mia radioamatora licenso (por mia manradio)
Mia radioamatora licenso (por mia manradio)
Retejo MIC
http://www.mincom.gob.cu/

2020-02-08

Anekdotoj pri famaj homoj

Mi legis interesan libron en Esperanto:
Anekdotoj pri famaj homoj (Historietoj el la historio) de Eduard V. Tvarožek (vikipaĝo) eldonejo Esperpres Bratislava, Esperanto-Centro de Slovakia Esperanto-Asocio, 1992 - 60 paĝoj.
En ĝi estis interesa anekdoto de Ampere, kiun mi volas kundividi kun vi.
Anekdotoj pri famaj homoj
Kovrilpaĝo de Anekdotoj pri famaj homoj
Iu volis kolerigi la gloran matematikiston Ampere kaj serioze demandis lin, kiom estas trioble kvar. La sciencisto trankvile respondis:
•    Se ni al la rezulto aldonas ankaŭ vian personon, ĝi estas 120.

Pri Ampero (André Marie AMPÈRE) certe mi devos iam verki ĉi tie.
Sed pri li esperantistoj devas scii ke li troviĝas inter la homoj kiuj aperas en la projekto “vizaĝoj” tio estas homoj, kiuj de la antikvaj tempoj ĝis nun, rilatas al la ideo «Internacia Lingvo».(vikipaĝo)

Lia aperas kiel “P: subtenanto de alia(j) Planlingvo(j)” Jen lia rilato al universala lingvo kaj Esperanto:
18-jara li inventis "universalan lingvon" por servi pacon kaj interproksimiĝon inter la popoloj.
 Ampero ĉe vikipedio (vikipaĝo)
Pliaj anekdotoj ĉe esperanto.sk (TTT)

2020-02-01

BPEAPE kaj radioamatoraj periodaĵoj

Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto mallonge BPEAPE estas la plej kompleta kompilo kaj esploro pri periodaĵoj en aŭ pri Esperanto. En ĝi kompreneble aperis amaso da referencoj pri e-radioamatoraj periodaĵoj (bultenoj, revuoj, gazetoj...) kiujn mi lasas sube. Bedaŭrinde temas pri tre malnovaj numeroj kaj eldonkvanto certe reduktita al minimuma kvanto tiel ke akiri tiujn kelknumerajn bultenojn estas giganta defio. Mi dankas al S-ino Ana Maria Molera Urgellés, kiu kompleze permesas al mi aldoni ligilon kaj referencojn pri tiu giganta laboro. Pliajn informojn vi trovos en la retejo de la biblioteko Molera (TTT) kaj ĉe vikipedio (vikipaĝo)(vikipaĝo).
exlibris biblioteko Molera
exlibris biblioteko Molera
Kovrilpaĝo de Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (BPEAPE)
Kovrilpaĝo de Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (BPEAPE)
Post iom da klopodoj kaj demarŝoj iel mi sukcesis skanigi 2 periodaĵojn:
  • La Revuo Orienta
  • ILERA-bulteno
Pri La Revuo Orienta mi devas rekte danki al JEI (Japana Esperanto-Instituto), kiu kompleze skanis kaj sendis ilin al mi pri kio mi jam verkis en la blogo (vidu en la blogo). Pri la ILERA-bulteno ja estas multe pli kompleksa tasko ĉar temas pri preskaŭ 100 numeroj tra 50 jaroj do malfacilega kaj granda laboro. Mi kunlaboris kun Wolf Kruger/DL1CC (kiu skanis plurajn), Lenio Marobin/GØOOS (kiu donacis tutan kolekton al la Viena e-Museo) kaj Imre/HA1UD (kiu klopodas savi la arkivon de Laszlo (Laci) Matusinka/HA7PW), pri tiu arkiva laboro mi jam verkis (vidu en la blogo)(vidu en la blogo).

Pri la edono de la libro

Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (BPEAPE)
Reta versio ĝisdagita la 19an de marto 2019
1159 paĝoj

PDF
8, 32 MB
In memoriam Luis M. Hernández Yzal

© 2010-2019 – ĉiuj rajtoj rezervitaj:
heredantoj de Luis M. Hemández Yzal,
heredantoj de dr. Árpád Máthé
Ana Maria Molera
http://bibliotekomolera.org/bibliografio_es.html

Pri la Biblioteko Molera

Retejo:
http://bibliotekomolera.org/
Sociaj retoj
https://www.facebook.com/esperantobiblioteko.rmp
http://twitter.com/BibliotekoRMP

S-ino Ana Maria Molera Urgellés
molur@bibliotekomolera.org

Ana Maria Molera en la Biblioteko Molera

Ĉe la retejo mi trovis
Radio Amateur
  • enero 1990. “CQTra la etero”. EA8EX
  • mayo 1990. “ CQTra la etero”. EA8EX
Baza bibliografia informo:
Speco periodaĵoj
Kolekto Gazetoj
Signaturo e-p 187
Titolo Radio Amateur
Titol-aldono "Tra la Etero" (fako)
Aŭtoro / Redaktoro NK
Verkinto(j)
Montru ĉe retkatalogo (OPAC) jes

Fonto:
http://bibliotekomolera.org/katalogo/shared/biblio_view.php?bibid=7820&tab=opac

Plena listo de Referencoj pri e-radioamatoraj bultenoj laŭ (BPEAPE)

Bulteno de ILERA. ☞ ILERA-Bulteno. Kvaronjara informilo de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Albertirsa (HU), 1992. Sekr./red. László Matusinka. Bulteno de I.L.O. ☞ Bulteno de Internacia Labor-Oficejo.
5591. ILERA-Bulteno. Trimonata organo de I.L.E.R.A. Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj (ĉ. 300 membroj). Diversaj lokoj. 1970-2008-? 8-12 p. A4 stencilita, 21x15, tajpita, ofsetita. En 2005 aperis la 68-a numero. Red. Edward Lindberg (US), László Matusinka (1992, Albertirsa, HU), kaj Stridell (SE). Ĝen. sekr. Lenio Marobin (GB, 2006). marobin@marobin. net .. IEMW 372.799-C,Esp. GEBAA (736). [3264]. Fontoj: La Movado, Sept 1979, p 9; Litova Stelo, 1992/1; Eventoj, 1992 n-ro 15, p. 3; Jarlibro 2008 (UEA), p. 73.
5592. ILERA-cirkulero. Internacia Ligo de Esperantistoj Radioamatoroj. Eldonloko nekonata. Red. Aekr. De ILERA. Fonto: Eventoj, 1993 junio/2, p. 3.
9423. Membrolisto de ILERA. Eldonas la estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj. Ĝi enhavas 419 membrojn. Aperloko mankas. 1990, 8 p. A5. [11001].
10698. Pacifika Rondo. Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj (ILERA). Ie en Japanio (JP), 1994-1995. [10490].
89. Adresaro de Japanaj Esperantistaj Radioamatoroj. Ie en Japanio (JP), 1978?. Eld. EKAROJ (Esperantista Klubo de Amatora Radio en Japanujo). Oni decidis pri la eldono kadre de la 65-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj (1978-08-26/27). [31]. Fonto: La Revuo Orienta, 1979/2, p. 14 (46).
1861. Bulteno por Esperantistaj Radioamatoroj. Bowmansville, (NY, US), 1963-1964. multobligita. Red. Edward Lindberg.* [1020]. Fontoj: Heroldo de Esperanto, 1963/18, 16 Nov. 1963, p. 2; l' esperanto, n-ro 87, majo-junio 1964, p. 61; Nederlanda Esperantisto, marto 1964, p. 24.*
2792. Ekaroj. Esperantista Klubo de Amatora Radio en Japanio. Faka organo de japanaj radioamatoroj. Ie en Japanio (JP), 1963-1997? Ne aperis meze de la 70-aj jaroj. Kadre de la 67a Kongreso de Japanaj Esperantistoj (aŭg. 1980), oni decidis reeldoni la bultenon. En 1991 aperis la 94 -a n-ro. [1502]. Fontoj: La Revuo Orienta, 1977/12, p. 20. kaj 1981/3, p. 25(89); Krome recenzo en la japana lingvo en n-ro 1982/4, p. 33; La Movado, n.ro 372, junio 1982, p. 14.
3264. Esperantista Radioamatora Bulteno. Eldonloko nekonata. 1968-1973. [1799].
10671. Oscililo, La. Organo de radioamatora grupo en Japanio. Ie en Japanio (JP), 1970-1974? [6258].
11351. Radioamatoroj. Eld. Rondo ES-HAM. Seul (KR), 1993. 4 n-roj. [10546]. Fonto: Diplomlaboraĵo (p. 40) de Choe Taesok, ĉe Esperanto-Fako de Filologia Fakultato de Universitato ELTE (Budapest (HU), 1996. Temgvidanto/konsilanto dr. Árpád Máthé.
11589. Retejo de la 94-a UK en Bialystok. Bialystok (PL), 2008-08-31-? Por radioamatoroj. ht-tp://94uk.bialystok.pl
3122. Esperanta Ondo. Organo de I.L.E.R.A. [Internacia Ligo de Esperantistaj Radio- Amatoroj]. Eldonloko nekonata. ?- 1967-1970. [1703].
3839. Esperanto kaj Radio. Radiopaĝo de Heroldo de Esperanto por akceli Radion inter la esperantistoj kaj Esperanton inter la Radio-amatoroj de la tuta mondo. Köln (DE). Aldono aŭ rubriko? Fonto: Heroldo de Esperanto 1931/18 (n-ro 618).
4108. Esperanto-Radio. Bulteno por Esperanto-Radio-amatoroj. Bowmansville (NY, US), majo 1963- okt. 1963, 5 p. 28x21, tajpita, mimeografita. 2 n-roj? Red. kaj eldonis Edward Lindberg. IEMW 708.207.Esp. [2354]. Fonto: Esperanto (UEA), 1963/10, p. 173.
6990. Invito por E-Kontakto. Eldonaĵo de Esperanta Klubo de Radio-Amatoroj en Japanio (EKAROJ). Bulteno aŭ subtitolo de EKAROJ? Ie en Japanio (JP). Oni decidis pri eldono de Invito por E-Kontakto, kadre de la kunveno en aŭg. 1980 (67a Kongreso de Japanaj Esperantistoj). Fonto:La Revuo Orienta, 1981/3, p. 25 (89).

Fonto:
https://bibliotekoj.org/bpeape.pdf

Se vi posedas aŭ povas iel skani/sendi iun al mi, bonvolu ne heziti kontakti min. Tio povus esti gravega por savi nian historion.

2020-01-31

Radioamatoroj ĉe la Revuo Orienta

Post iom da esploro en BPEAPE (Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto) mi trovis interesajn informojn pri la japanaj e-radioamatoroj. Temis pri referencoj al agadoj kaj raportoj aperintaj en la Revuo Orienta eldonita de JEI (Japana Esperanto Instituto). Post iom da demandado kaj esploro en la biblioteko de KEA mi rimarkis ke tiom malnovaj numeroj ne ekzistas eĉ se ni ofte ricevas ekzemplerojn jam de longa tempo tiel ke mi decidis esplori en la reto ĉe e-arkivoj kiel bitoteko, gazetoteko, gazetejo, STEB, BitArkivo eĉ en la retejo mem de JEI sed bedaŭrinde tiuj numeroj ankoraŭ ne estis ciferecigitaj.
La Revuo Orienta de JEI (Japana Esperanto-Instituto)
La Revuo Orienta de JEI (Japana Esperanto-Instituto)
Ĉar neniel mi trovis la informojn mi decidis rekte peti ilin al JEI kaj estis grandega plezuro ricevi skanitajn dokumentojn de ĉiuj numeroj. Mi kompreneble dankis kaj disponigas ilin al la tuta e-radioamatora komunumo kaj la estraranoj de ILERA pro la historia graveco de tiuj paĝoj kaj informoj. Ja temas pri agadoj de la 70aj kaj 80aj jaroj ĉefe organizitaj de EKAROJ (Esperantista Klubo de Amatora Radio en Japanio), interesaj informoj pri kluba radiostacio JA1YAR, agadoj, publikigitaj bultenoj.... Tiam (kaj eĉ ankoraŭ) estis tre aktivaj e-radioamatoroj en Japanio, mi mem konas, korespondas kaj kontaktas plurajn el ili (JA1FXZ, JA7NYB kaj JI1WCL). Bedaŭrinde ĝis nun mi sukcesis etere kontakti neniun eĉ se mi havas plurajn kontaktojn kun japanaj stacioj ja temas pri malproksima lando por mi.
Pri la revuo mem prefere legu ĉe vikipedio (vikipaĝo). Pri BPEAPE mi verkis ĉe miaj agadoj en BitArkivo (vidu en la blogo) ĝi enhavas referencojn pri 14 143 malsamaj e-periodaĵoj inter kiuj estas multaj e-radioamatoroj bultenoj!!! Pli detalaj informoj pri tiuj referencoj vidu ĉe la blogo (vidu en la blogo)

Mi profitas la okazon por lasi kelkajn informojn pri JEI

Oficiala retejo:
https://www.jei.or.jp/eo/
Retpoŝto
esperanto@jei.or.jp
Sociaj Retoj (sekvu/abonu ĝin)
https://www.facebook.com/Japana.Esperanto.Instituto
https://twitter.com/esperanto_info
https://www.youtube.com/channel/UCWUP06WgcVYeOuUk4_V7u0Q

ĉe vikipedio

https://eo.wikipedia.org/wiki/Japana_Esperanto-Instituto
fotoj ĉe komunejo
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Japanese_Esperanto_Institute

Jen la referencoj:

La Revuo Orienta, Krome recenzo en la japana lingvo en n-ro 1982/4, p. 33;
La Revuo Orienta, 1979/2, p. 14 (46).
La Revuo Orienta, 1977/12, p. 20. kaj 1981/3, p. 25(89);
La Revuo Orienta, 1981/3, p. 25 (89).

Jen ĉiuj dokumentoj:


 RO 1977
Nomo: RO 1977_12(ドラッグされました)
Dosiertipo: PDF
Pezo: 194 KB
Lingvo: EO
Jaro: 1977
Originala fonto: La Revuo Orienta (JEI)
Notoj:

 RO 1981
Nomo: RO 1981_03(ドラッグされました)
Dosiertipo: PDF
Pezo: 410 KB
Lingvo: EO
Jaro: 1981
Originala fonto: La Revuo Orienta (JEI)
Notoj:

 RO 1982
Nomo: RO 1982_04(ドラッグされました)
Dosiertipo: PDF
Pezo: 198 KB
Lingvo: JP
Jaro: 1982
Originala fonto: La Revuo Orienta (JEI)
Notoj:

 RO 1979
Nomo: RO1979_02(ドラッグされました)
Dosiertipo: PDF
Pezo: 224 KB
Lingvo: EO
Jaro: 1979
Originala fonto: La Revuo Orienta (JEI)
Notoj:

Ĉiuj estas sub mia konto en https://www.pdf-archive.com/

Pliaj fotoj pri radioamatoraj esperantistoj ĉe Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri historio de e-radioamatoroj (TTT)