preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2020-02-08

Anekdotoj pri famaj homoj

Mi legis interesan libron en Esperanto:
Anekdotoj pri famaj homoj (Historietoj el la historio) de Eduard V. Tvarožek (vikipaĝo) eldonejo Esperpres Bratislava, Esperanto-Centro de Slovakia Esperanto-Asocio, 1992 - 60 paĝoj.
En ĝi estis interesa anekdoto de Ampere, kiun mi volas kundividi kun vi.
Anekdotoj pri famaj homoj
Kovrilpaĝo de Anekdotoj pri famaj homoj
Iu volis kolerigi la gloran matematikiston Ampere kaj serioze demandis lin, kiom estas trioble kvar. La sciencisto trankvile respondis:
•    Se ni al la rezulto aldonas ankaŭ vian personon, ĝi estas 120.

Pri Ampero (André Marie AMPÈRE) certe mi devos iam verki ĉi tie.
Sed pri li esperantistoj devas scii ke li troviĝas inter la homoj kiuj aperas en la projekto “vizaĝoj” tio estas homoj, kiuj de la antikvaj tempoj ĝis nun, rilatas al la ideo «Internacia Lingvo».(vikipaĝo)

Lia aperas kiel “P: subtenanto de alia(j) Planlingvo(j)” Jen lia rilato al universala lingvo kaj Esperanto:
18-jara li inventis "universalan lingvon" por servi pacon kaj interproksimiĝon inter la popoloj.
 Ampero ĉe vikipedio (vikipaĝo)
Pliaj anekdotoj ĉe esperanto.sk (TTT)