preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2020-01-17

Lumbildo pri BitArkivo

Jam delonge mi laboris kaj plibonigis tiun lumbildon en kiu mi prezentas miajn agadojn por BitArkivo, pri la temo eĉ mi jam verkis en la blogo (vidu en la blogo). Sed ĉi foje temas pri iom pli detala lumbilda prezento prezentita en prelego dum decembro en la nacia sidejo de KEA. Espereble ĝi inspiros vn ankaŭ aktivi kaj ciferecigi (eble eĉ savi) nian e-kulturon kaj pli specife niaj radioamatoraj paperaĵoj!!!


ĝi estas ĉe:
https://www.slideshare.net/Radioamatoro/bitaarkivo-eprojekto-pri-arkivado

Rekte elŝutu
Elŝutu lumbildan prezenton BitArkivo
Dosierformo: PPT
Pezo: 1.4 MB

pliaj lumbildoj troveblas ĉe:
https://drive.google.com/open?id=1t6Oh8uRhhmT04AvgRX-9NW7ymTe3DhSw

Mi prelegis pri BitArkivo ĉe KEA (2019-11-20) por krei teamon de junuloj kaj radioamatoroj por skani, ciferecigi kaj OKR-igi la revuojn Kontakto (kun la membroj de KEJO [Kuba Junularo]) kaj ILERA-Bulteno (kun la membroj de KLERA [Kubaj Radioamatoroj]).
Mi aldonas interesan prelegon de la iniciatinto de BitArkivo Sro. Iván García, ĝi daŭras 24 minutojn kaj estis “peĉakuĉa” prezento dum SAT-kongreso en 2019 (mi pensas).
https://soundcloud.com/radioamatoro/prelego-bitarkivo-ivan-garcia-2019-malpeza

elŝutu ĝin
Prelego pri BitArkivo de Iván García
Dosierformo: MP3
Pezo: 5.58 Mb

2020-01-12

Feliĉan novan jaron 2020

Ni ĵus alvenis al 2020 kaj kun tiu ĉi nova jaro novaj defioj aperas. Por mi unu el ili estas daŭrigi tiun ĉi blogon sed ankaŭ rilate al amatora radio ja reaktivi en radioamatoraj konkursoj(vikipaĝo) estas inter la ĉefaj defioj. Kompreneble esti iom pli aktiva etere estus bone!
Feliĉan novan jaron 2020 de radioamatoro.blogspot.com
Feliĉan novan jaron 2020 de radioamatoro.blogspot.com
Post unujara blogo (kaj iom plu) ĝi daŭre restas aktiva, almenaŭ unufoje monate mi ion verkas kaj entute jam estas pli ol 100 artikoloj ĉi tie. Kompreneble subteni blogon (despli se faka kaj en Esperanto) estas defia laboro, kiu tute ne malkuraĝigas min. Por mi tute ne gravas ĉu estas tri aŭ milionoj da legantoj, kio gravas por mi estas iom alporti al la e-komunumo kaj pli specife al ala e-radioamatoroj nunaj aŭ ontaj, kiuj iel povus uzi miajn spertojn. Sur baze de tio mi deziras al ĉiuj feliĉan novan jaron kaj daŭrigu ĉe la blogo!

💚💞 Feliĉan novan jaron 2020 🍧🍹🎂

2019-12-20

Filmoj pri Amatora radio ĉe mia listo letterboxd

Filmoj pri amatora radio ja aperis tra la jaroj. Lastatempe ekaperis intereso pri la temo ĉe pluraj membroj de ILERA, francoj projekciis la kuban filmon "Sergio & Sergei" kaj ĉe la diskutlisto Maxime Thiébaut demandis pri subtektigo de "Si tous les gars du monde..." (vidu ĉe la diskutlisto). Interese ĉar li ricevis pluraj respondoj eĉ kuraĝuloj pretis kuntraduki la filmon.
Listo de filmoj pri amatora radio ĉe Letterboxd
Listo de filmoj pri amatora radio ĉe Letterboxd

Mi kreis liston de filmoj pri amatora radio ĉe letterboxd. Ĝi estas iuspeca retejo aŭ socia reto por filmoj kaj filmŝatantoj en kiu oni kreas kaj kundividas filmlistojn, deziratajn filmojn, klasifikitajn filmojn laŭ ĝenro, jarapero, reĝisoroj, aktoroj...

Vidu mian liston pri amatora radio:
https://letterboxd.com/radioamatoro/list/radioamatoro-amateur-radio-radioaficion/

La filmo estas elŝutebla (espereble daŭre) ĉe:
https://peertube.dk/download/videos/21af8c8c-7827-4ad4-bec4-a88fd2be2311-556.mkv
(1 GB)

Iru kaj rigardu la liston, ne forgesu informi al mi pri pliaj mankantaj filmoj en tiu listo!!!!

2019-11-30

La blogo en HamRadioWebsitesWorld

Post longa klopodo kaj pluraj mesaĝoj la radioamatoro aperas en la blogaro hamradiowebsitesworld.blogspot.com, kiu kolektas ligilojn al multaj radioamatoraj blogoj.
radioamatoro.blogspot.com en la blogaro hamradiowebsitesworld
radioamatoro.blogspot.com en la blogaro hamradiowebsitesworld

Iru kaj esploru, eble estas io interesa en ĝi!
Vidu longan liston de radioamatoraj blogoj tie, fakte plurlingaj inter kiuj ankaŭ estas e-radioamatora blogo!!!
http://hamradiowebsitesworld.blogspot.com/
ĝi aŭtomate aktualiĝas pere de la RSS de la blogoj tiel ke vi aŭtomate vidos mian lastan blogaĵon tie. 😄


2019-11-12

Du versioj de sama foto

Inter la unuaj informoj, kiujn mi havis pri e-radioamatoroj el/en Kubo estis eta bildo de lasta paĝo de ILERA-bulteno sendita al mi de Wolf/DL1CC. En ĝi flave aperis foto de maldekstre lan Mac Dowall (GB-SIAIL), Pedro Rodriguez/CO2RP (Prezidanto de la FRC [Federación de Radioaficionados de Cuba]) kaj Wolf Kruger/DL1CC. Kiel kuriozaĵon oni mencias Fidel Castro, kiu aperas malantaŭe (en iu bildo).
e-radioamatoroj en la sidejo de FRC, Kubo 2004
e-radioamatoroj en la sidejo de FRC, Kubo 2004

Post multaj jaroj kaj tute hazarde Wolf resendas al mi similan foton sed ĉi foje iom pli altkvalita kaj plenkolora kvankam skanita. Tiun foton oni faris okaze de vizito al la FRC (Federacio de Radioamatoroj el Kubo) dum la 6a TAKE (6-a TutAmerika Kongreso de Esperanto) en Havano, 2004.
La lasta sendita dokumento de Wolf, temas fakte pri retmesaĝo al Anatolij/UA9UNK.
Danke al tiu vizito oni perfekte sciis pri Esperanto en la sidejo de FRC kaj tio multege faciligis niajn demarŝojn por oficialigi nian specialan e-radioklubon CO9BNN en 2012! Fakte Pedro memoris pri tiu okazaĵo kaj iom babilis pri la temo kun ni 😃😄
Lasta paĝo de ILERA-bulteno 2004
Lasta paĝo de ILERA-bulteno 2004
Pliaj fotoj de radioamatoraj esperantistoj en Pinterest (TTT)
Gugla fotaro pri historio de e-radioamatorismo (TTT)