preskaŭ preta

Malgranda radioĉambro, grandaj revoj!

2020-01-12

Feliĉan novan jaron 2020

Ni ĵus alvenis al 2020 kaj kun tiu ĉi nova jaro novaj defioj aperas. Por mi unu el ili estas daŭrigi tiun ĉi blogon sed ankaŭ rilate al amatora radio ja reaktivi en radioamatoraj konkursoj(vikipaĝo) estas inter la ĉefaj defioj. Kompreneble esti iom pli aktiva etere estus bone!
Feliĉan novan jaron 2020 de radioamatoro.blogspot.com
Feliĉan novan jaron 2020 de radioamatoro.blogspot.com
Post unujara blogo (kaj iom plu) ĝi daŭre restas aktiva, almenaŭ unufoje monate mi ion verkas kaj entute jam estas pli ol 100 artikoloj ĉi tie. Kompreneble subteni blogon (despli se faka kaj en Esperanto) estas defia laboro, kiu tute ne malkuraĝigas min. Por mi tute ne gravas ĉu estas tri aŭ milionoj da legantoj, kio gravas por mi estas iom alporti al la e-komunumo kaj pli specife al ala e-radioamatoroj nunaj aŭ ontaj, kiuj iel povus uzi miajn spertojn. Sur baze de tio mi deziras al ĉiuj feliĉan novan jaron kaj daŭrigu ĉe la blogo!

💚💞 Feliĉan novan jaron 2020 🍧🍹🎂