Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto mallonge
BPEAPE estas la plej kompleta kompilo kaj esploro pri periodaĵoj en aŭ pri Esperanto. En ĝi kompreneble aperis amaso da referencoj pri e-radioamatoraj periodaĵoj (bultenoj, revuoj, gazetoj...) kiujn mi lasas sube. Bedaŭrinde temas pri tre malnovaj numeroj kaj eldonkvanto certe reduktita al minimuma kvanto tiel ke akiri tiujn kelknumerajn bultenojn estas giganta defio. Mi dankas al
S-ino Ana Maria Molera Urgellés, kiu kompleze permesas al mi aldoni ligilon kaj referencojn pri tiu giganta laboro. Pliajn informojn vi trovos en la retejo de la
biblioteko Molera (TTT) kaj ĉe vikipedio
(vikipaĝo)(vikipaĝo).
 |
exlibris biblioteko Molera |
 |
Kovrilpaĝo de Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (BPEAPE) |
Post iom da klopodoj kaj demarŝoj iel mi sukcesis skanigi 2 periodaĵojn:
- La Revuo Orienta
- ILERA-bulteno
Pri La Revuo Orienta mi devas rekte danki al
JEI (Japana Esperanto-Instituto), kiu kompleze skanis kaj sendis ilin al mi pri kio mi jam verkis en la blogo
(vidu en la blogo). Pri la ILERA-bulteno ja estas multe pli kompleksa tasko ĉar temas pri preskaŭ 100 numeroj tra 50 jaroj do malfacilega kaj granda laboro. Mi kunlaboris kun Wolf Kruger/DL1CC (kiu skanis plurajn), Lenio Marobin/GØOOS (kiu donacis tutan kolekton al la Viena e-Museo) kaj Imre/HA1UD (kiu klopodas savi la arkivon de Laszlo (Laci) Matusinka/HA7PW), pri tiu arkiva laboro mi jam verkis
(vidu en la blogo)(vidu en la blogo).
Pri la edono de la libro
Reta versio ĝisdagita la
19an de marto 2019
1159 paĝoj
PDF
8, 32 MB
In memoriam Luis M. Hernández Yzal
© 2010-2019 – ĉiuj rajtoj rezervitaj:
heredantoj de Luis M. Hemández Yzal,
heredantoj de dr. Árpád Máthé
Ana Maria Molera
http://bibliotekomolera.org/bibliografio_es.html
Pri la Biblioteko Molera
Retejo:
http://bibliotekomolera.org/
Sociaj retoj
https://www.facebook.com/esperantobiblioteko.rmp
http://twitter.com/BibliotekoRMP
S-ino Ana Maria Molera Urgellés
molur@bibliotekomolera.org
Ĉe la retejo mi trovis
Radio Amateur
- enero 1990. “CQTra la etero”. EA8EX
- mayo 1990. “ CQTra la etero”. EA8EX
Baza
bibliografia informo: |
|
Speco |
periodaĵoj |
Kolekto |
Gazetoj |
Signaturo |
e-p
187 |
Titolo |
Radio
Amateur |
Titol-aldono |
"Tra
la Etero" (fako) |
Aŭtoro
/ Redaktoro |
NK |
Verkinto(j) |
|
Montru
ĉe retkatalogo (OPAC) |
jes |
Fonto:
http://bibliotekomolera.org/katalogo/shared/biblio_view.php?bibid=7820&tab=opac
Plena listo de Referencoj pri e-radioamatoraj bultenoj laŭ (BPEAPE)
Bulteno de ILERA. ☞ ILERA-Bulteno. Kvaronjara informilo de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Albertirsa (HU), 1992. Sekr./red. László Matusinka. Bulteno de I.L.O. ☞ Bulteno de Internacia Labor-Oficejo.
5591. ILERA-Bulteno. Trimonata organo de I.L.E.R.A. Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj (ĉ. 300 membroj). Diversaj lokoj. 1970-2008-? 8-12 p. A4 stencilita, 21x15, tajpita, ofsetita. En 2005 aperis la 68-a numero. Red. Edward Lindberg (US), László Matusinka (1992, Albertirsa, HU), kaj Stridell (SE). Ĝen. sekr. Lenio Marobin (GB, 2006). marobin@marobin. net .. IEMW 372.799-C,Esp. GEBAA (736). [3264]. Fontoj: La Movado, Sept 1979, p 9; Litova Stelo, 1992/1; Eventoj, 1992 n-ro 15, p. 3; Jarlibro 2008 (UEA), p. 73.
5592. ILERA-cirkulero. Internacia Ligo de Esperantistoj Radioamatoroj. Eldonloko nekonata. Red. Aekr. De ILERA. Fonto: Eventoj, 1993 junio/2, p. 3.
9423. Membrolisto de ILERA. Eldonas la estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj. Ĝi enhavas 419 membrojn. Aperloko mankas. 1990, 8 p. A5. [11001].
10698. Pacifika Rondo. Organo de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj (ILERA). Ie en Japanio (JP), 1994-1995. [10490].
89. Adresaro de Japanaj Esperantistaj Radioamatoroj. Ie en Japanio (JP), 1978?. Eld. EKAROJ (Esperantista Klubo de Amatora Radio en Japanujo). Oni decidis pri la eldono kadre de la 65-a Kongreso de Japanaj Esperantistoj (1978-08-26/27). [31]. Fonto: La Revuo Orienta, 1979/2, p. 14 (46).
1861. Bulteno por Esperantistaj Radioamatoroj. Bowmansville, (NY, US), 1963-1964. multobligita. Red. Edward Lindberg.* [1020]. Fontoj: Heroldo de Esperanto, 1963/18, 16 Nov. 1963, p. 2; l' esperanto, n-ro 87, majo-junio 1964, p. 61; Nederlanda Esperantisto, marto 1964, p. 24.*
2792. Ekaroj. Esperantista Klubo de Amatora Radio en Japanio. Faka organo de japanaj radioamatoroj. Ie en Japanio (JP), 1963-1997? Ne aperis meze de la 70-aj jaroj. Kadre de la 67a Kongreso de Japanaj Esperantistoj (aŭg. 1980), oni decidis reeldoni la bultenon. En 1991 aperis la 94 -a n-ro. [1502]. Fontoj: La Revuo Orienta, 1977/12, p. 20. kaj 1981/3, p. 25(89); Krome recenzo en la japana lingvo en n-ro 1982/4, p. 33; La Movado, n.ro 372, junio 1982, p. 14.
3264. Esperantista Radioamatora Bulteno. Eldonloko nekonata. 1968-1973. [1799].
10671. Oscililo, La. Organo de radioamatora grupo en Japanio. Ie en Japanio (JP), 1970-1974? [6258].
11351. Radioamatoroj. Eld. Rondo ES-HAM. Seul (KR), 1993. 4 n-roj. [10546]. Fonto: Diplomlaboraĵo (p. 40) de Choe Taesok, ĉe Esperanto-Fako de Filologia Fakultato de Universitato ELTE (Budapest (HU), 1996. Temgvidanto/konsilanto dr. Árpád Máthé.
11589. Retejo de la 94-a UK en Bialystok. Bialystok (PL), 2008-08-31-? Por radioamatoroj. ht-tp://94uk.bialystok.pl
3122. Esperanta Ondo. Organo de I.L.E.R.A. [Internacia Ligo de Esperantistaj Radio- Amatoroj]. Eldonloko nekonata. ?- 1967-1970. [1703].
3839. Esperanto kaj Radio. Radiopaĝo de Heroldo de Esperanto por akceli Radion inter la esperantistoj kaj Esperanton inter la Radio-amatoroj de la tuta mondo. Köln (DE). Aldono aŭ rubriko? Fonto: Heroldo de Esperanto 1931/18 (n-ro 618).
4108. Esperanto-Radio. Bulteno por Esperanto-Radio-amatoroj. Bowmansville (NY, US), majo 1963- okt. 1963, 5 p. 28x21, tajpita, mimeografita. 2 n-roj? Red. kaj eldonis Edward Lindberg. IEMW 708.207.Esp. [2354]. Fonto: Esperanto (UEA), 1963/10, p. 173.
6990. Invito por E-Kontakto. Eldonaĵo de Esperanta Klubo de Radio-Amatoroj en Japanio (EKAROJ). Bulteno aŭ subtitolo de EKAROJ? Ie en Japanio (JP). Oni decidis pri eldono de Invito por E-Kontakto, kadre de la kunveno en aŭg. 1980 (67a Kongreso de Japanaj Esperantistoj). Fonto:La Revuo Orienta, 1981/3, p. 25 (89).
Fonto:
https://bibliotekoj.org/bpeape.pdf
Se vi posedas aŭ povas iel skani/sendi iun al mi, bonvolu ne heziti kontakti min. Tio povus esti gravega por savi nian historion.